Riŝiri (insulo)
Aspekto

Riŝiri | ||
---|---|---|
![]() | ||
vulkaninsulo [+] | ||
Supermara alteco | 1 721 m T.P. [+] | |
Koordinatoj | 45° 12′ N, 141° 13′ O (mapo)45.191944444444141.2225Koordinatoj: 45° 12′ N, 141° 13′ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Riŝiri (monto) | |
- alteco | 1 721 m T.P. | |
Longo | 18,2 km (11 mi) | |
Larĝo | 14,6 km (9 mi) | |
Akvokolektejo | 182,08 km² (18 208 ha) [+] | |
Areo | 182,08 km² (18 208 ha) [+] | |
Loĝantaro | 5 593 [+] | |
![]() |
||
Riŝiri | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

La insulo Riŝiri (japane 利尻島, [riŝiritō]; Hepburn:Rishiri-tō; Kunrei: Risiri-tō) troviĝas en la japana maro antaŭ la marbordo de Hokajdo. La insulo estas formita de la pinto de la malaktiva vulkano 利尻山 (monto Riŝiri). Kune kun la insulo Rebun kaj la marbordo de Sarobecu, Riŝiri estas parto de la Nacia Parko Riŝiri-Rebun-Sarobecu. La orienta parto de la insulo apartenas al la urbeto Riŝirifuĵi, kaj la okcidenta parto de Riŝiri-Insulo apartenas al la urbeto Riŝiri.
La plej gravaj ekonomieroj de la insulo estas turismo kaj fiŝkaptado. La insulo havas surfacon de ĉirkaŭ 183 km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton](ĉiuj nomoj en tiu ĉi ĉapitro aperas en la angleca transliterigo Hepburn)
- Kabo Peshi sur la orienta flanko de la haveno Washidomari
- Kabo Senhoshi
- Neguma-roko (dormanta urso)
- Jimmen-roko
- Ponmoshiri-insulo
- Hime-marĉo
- Menūshoro-marĉo
- Otatomari-marĉo
Transportebloj
[redakti | redakti fonton]- Ŝipkonektoj al Rebun-insulo, Ŭakkanai.
- Aviadilkonekto de Riŝiri-flughaveno al Nova Ĉitose-flughaveno.[??]
- Sur la insulo ekzistas ringa bus-trafiko.
Historio
[redakti | redakti fonton]- Ranald MacDonald alvenis en 1848 sur Riŝiri.