Saltu al enhavo

Rizoforacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rhizophoraceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rizoforacoj
manglo (Rhizophora mangle)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: rizoforacoj Rhizophoraceae
Pers. [1]
rizoforo Rhizophora
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La rizoforacoj[2] (latine Rhizophoraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 140 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas rizoforo[2].

Ĉe la pli bone konataj membroj el tiu familio estas mangrovaj arboj de la genro Rhizophora. La plejmultaj specioj hejmas en la afrotropisa kaj la orientalisa ekozono.

Temas pri lignecaj plantoj kun kontraŭe duopaj aŭ kronec-starantaj folioj, kun insekte polenadaj floroj kiuj havas nektaran diskon kaj tipe kvin petalojn. Tiu ĉi familio nuntempe estas situigita en la ordo de Malpighiales, kvankam laŭ la Cronquist-sistemo ili konstituis propran ordon (Rhizophorales).

Tiuj specioj ofte estas duseksaj, pli malofte monoikaj. Mangrovaj specioj ĝenerale estas vivonaskaj kontraŭe al tersupraĵaj.

Iuj specioj produktas lignon por subakvaj konstruaĵoj aŭ por palisaro. Taninoj estas obtenitaj el la arboŝelo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (31 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]