René Louiche Desfontaines
René Louiche Desfontaines | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
René Desfontaines | |||||
Naskiĝo | 14-an de februaro 1750 en Tremblay | ||||
Morto | 16-an de novembro 1833 (83-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto ornitologo universitata instruisto briofitologo filikisto fungosciencisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Bernard de Jussieu vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
René Louiche DESFONTAINES (1750–1833) estis franca botanikisto kaj zoologo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Desfontaines naskiĝis en Tremblay, Bretonio, Francio. Li studis en la Collège de Rennes kaj en 1773 li translokiĝis al Parizo por studi Medicinon. Lia intereso por botaniko devenas de la prelegoj en la Ĝardeno de la Plantoj fare de Louis G. Lemonnier. Lia intereso por la botaniko kreskiĝis kaj estis elektita kiel membro de la Akademio de Sciencoj de Francio en 1783.
Li vivis du jarojn en Tunizio kaj Alĝerio, kaj revenis kun granda kolekto de plantoj. Li verkis Flora Atlantica (1798–1799, 2 vol.) de kie kreiĝis 300 novaj genroj por la scienco.
En 1786 li estis nomumita profesoro de botaniko en la Ĝardeno de la Plantoj, anstataŭante Lemonnier. Li estis direktoro de la Muséum National d'Histoire Naturelle, estis unu de la fondintoj de la Institut de France, prezidanto de la Akademio de Sciencoj de Francio, kaj elektita homora membro de la Legio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Cours élémentaire, 1796
- Flora atlantica: sive historia plantarum quae in Atlante, agro tunetano et algeriensi crescunt (2 vol.), 1798—1799
- Tableau de l'École de Botanique du Muséum d'Histoire Naturelle, 1804
- Choix de plantes du Corollaire des instituts de Tournefort, 1808
- Histoire des arbres et arbrisseaux qui peuvent être cultivés en..., 1809
- Catalogus plantanum horti regii Parisiensis, 1829
- Voyages dans les régences de Tunis et d'Alger Jean André Peyssonnel, 1838