Regulaj klerikoj
La regulaj klerikoj estas membroj de institutoj de konsekrita vivo kiuj akceptas katolikajn pastrojn sekvantajn specifan religian regulon vivante en komunumoj kaj ligiĝante iuj solenvote, aliaj simplvote.
Nek monaĥoj, nek regulaj kanonikoj, nek almozantoj, ili naskigis en la 16-a jarcento, en la katolika eklezio novan tipon de engaĝiĝo per la asociigo de la religia vivo al vivo apostolece forta kaj tre aktiva: paŝtista agado, edukado de la junularo, intelektula kaj misiista laboro, faroj diritaj de spirita kaj korpa mizerikordo. Kvankam tiuj institutoj estas vaste formitaj de katolikaj pastroj, la ĉeesto de laikaj membroj ne estas malpermesita.
Tiuj ordenoj montras la historian apartecon de ilia origino okazinta en Italio dum la 16-a jarcento – kaj la plej grandparto en Romo – ankaŭ se iliaj iniciatintoj ne necese estas italaj.
Listo, ne elĉerpa, de ordenoj de regulaj klerikoj
[redakti | redakti fonton]La ordenoj de regulaj klerikoj laŭkanone rekonataj:
- la ordo Regulaj klerikoj Teatinoj (oficiala nomo: Ordo clericorum regularium vulgo Theatinorum) kies fondinto estis, 1524, sankta Kajetano Thiene.
- la ordo de Barnabasanoj fondita en 530 de Sankta Antonio Maria Zaccaria.
- la Somaskoj fonditaj en 1532 de Girolamo Emiliani.
- la Kompanio de Jesuo fondita en 1540 iniciate Ignaco Lojola.
- la Kamilanoj fonditaj en 1582 de Kamilo de Lellis.
- la Karaĉioloj fonditaj en 1588 de Francisko Caracciolo.
- la Leonardoj, fonditaj de Johano Leronardi en 1595.
- la Piaristoj, fonditaj de sankta Jozefo Kalasancio en 1597.