Saltu al enhavo

Reĝa Nederlanda Futbala Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Nederlanda Futbala Asocio
Koninklijke Nederlandse Voetbalbond
emblemo
federacio de futbalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 8-a de decembro 1889 vd
Lando(j)  Nederlando
Sidejo Zeist
Posedatoj Nederlanda nacia teamo de futbalo
vira sub-21-jarula futbala teamo de Nederlando
nederlanda nacia teamo de plaĝa futbalo
Nederlanda virina nacia teamo de futbalo
vira sub-19-jarula futbala teamo de Nederlando
nederlanda nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj
nederlanda nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo naamloze vennootschap
vdr

La Reĝa Nederlanda Futbala Asocio, nederlande Koninklijke Nederlandse Voetbal Bond (KNVB), prononco [KOŬninglejke NEderlandse FUTbalbont], estas la nacia futbala asocio en Nederlando, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1889. La asocio interalie ekde la jaro 1956 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata nederlande Eredivisie, "honora divizio". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Feyenoord Rotterdam, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo AFC Ajax Amsterdam - laŭ la stato de 2023 entute 36-foje.

Naciaj teamoj

[redakti | redakti fonton]
la nederlanda teamo antaŭ la unua internacia matĉo en aprilo 1905 - prepare al la Olimpiko 1908, kie la teamo atingis bronzan medalon