Quedlinburg - jen germane, esperantigite Kvedlinburgo[1] - estas la administra centro de la distrikto Harco en Germanio. Ĝi situas ĉe la rivereto Bode ĉe la norda rando de la mezalta montaro Harco en la germana federacia landoSaksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 23 313 loĝantojn.
Aparte vidindaj estas la malnova urbocentro kun 1200 trabfakaj konstruaĵoj el ses jarcentoj, la foirplaco kun la renesancaurbodomo kaj la Rolando, la kastelo, la romanika preĝejo Stiftskirche kun la katedrala trezoro, la romanika Wiperti-preĝejo kaj la Brühl-parko.
Quedlinburg estas laŭ areo la plej granda monumento de Germanio kaj pro tio ekde 1994 apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.