Qu Yuan
Qu Yuan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Zigui County |
Morto | 2-an de januaro 2008 en Miluo Jiang |
Mortokialo | Drono |
Tombo | Tomb of Qu Yuan (en) |
Lingvoj | ĉina |
Ŝtataneco | Ĉu (ŝtato) |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto politikisto |
Verkoj | Li Sao |
Qu Yuan (屈原, Wade-Giles: Ch'ü Yüan, Esperante: Ĉju Jŭan), (ĉ. 340 - 278 a. K.)[1][2] estis ĉina poeto kaj ministro. Li vivis en la Ĉu-regno dum la Militŝtata periodo de antikva Ĉinio. Li konatiĝas pro sia patriotismo, kaj pro siaj kontribuoj al klasika poezio. La poemoj en la fama antologio Ĉu Ci (Kantoj de la Sudo aŭ Kantoj de Ĉu) estis inspiritaj de liaj verkoj. Oni supozas, ke li verkis la plej faman poemon el tiu kolekto, Li Saŭ.
Laŭlegende, la Drakboata Festivalo memorigas pri lia morto. Li loĝis en la tiama regno de Ĉu. Post kiam li aŭdis, ke la Ĉjin-regno kaptis la kapitalon de la Ĉu-regno, li saltis en riveron por sin droni. La lokaj homoj ege admiris lin. Ili rapidis en iliaj boatoj por provi savi lin. Ili ne povis trovi lian korpon, do ili faligis rizbulojn en la akvo. Ili deziris, ke la fiŝoj manĝu la rizon, anstataŭ ol manĝi la korpon de Qu Yuan.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Qu Yuan", China: Five Thousand Years of History and Civilization, Kowloon: City University of Hong Kong Press, 2007, pp. 205–6, ISBN 9789629371401, p. 205
- ↑ Knechtges, David R. (2010). "Qu Yuan 屈原". Ancient and Early Medieval Chinese Literature: A Reference Guide, Part One. Leiden: Brill. pp. 745–749. ISBN 978-90-04-19127-3, p. 745
- ↑ SCMP." Earthquake and floods make for muted festival. Elŝutita je 2008-06-09. Ĉe Archive.org, arkivita je la 25-a de junio 2012