Priŝtino
Priŝtino | |
serbe Приштина, albane Prishtinë, angle Pristina | |
urbo | |
|
|
Oficiala nomo: Prishtinë | |
Lando | Kosovo |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Distrikto | Distrikto Priŝtino |
Historiaj regionoj | 4
|
Situo | Priŝtino |
- alteco | 652 m s. m. |
- koordinatoj | 42° 40′ 00″ N 21° 10′ 00″ O / 42.66667 °N, 21.16667 °O (mapo) |
Areo | 854,0 km² (85 400 ha) |
Loĝantaro | 198 214 (2011) |
Denseco | 232,1 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 10000 |
Telefona antaŭkodo | (+381) 038 |
Situo enkadre de Kosovo
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Priština | |
Retpaĝo: www.prishtina-komuna.org | |
Priŝtino aŭ Priŝtina (serbe Приштина, Priština; albane Prishtina aŭ Prishtinë) estas ĉefurbo, politika, ekonomia, kultura centro kaj la plej granda urbo de Kosovo. Laŭ pritaksoj, 550—600 mil personoj loĝas en la urbo nun, plejparte etnaj albanoj (minoritate serboj, bosnoj kaj ciganoj).
En Priŝtino troviĝas la sidejo de UNMIK, OSKE-misio en Kosovo kaj la ĉefaj organoj de la portempa urbestraro kiel parlamento, registaro kaj prezidento de Kosovo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence la romianoj havis urbon 15 km de urbocentro de Priŝtino, kiu baldaŭe iĝis la unua rezidurbo de diversaj serbaj reĝoj. En la 28-an de junio 1389 la turka armeo venkis la serban armeon, sekve la nova serba ĉefurbo iĝis Smederevo ĝis 1459. Dum la Osmana Imperio la urbo restis grava administrejo. En la 1880-aj jaroj la fervoja linio atingis la urbon, kiu portis prosperon. En 1912 la serboj reakiris la urbon, sed dum la 1-a mondmilito Aŭstrio-Hungario okupis ĝin. Ekde 1918 la urbo apartenis al la estonta Jugoslavio. Dum la 2-a mondmilito albanoj kaj italoj regis en Priŝtino, ekde 1943 anstataŭ italoj germanoj regadis ĝis alveno de jugoslaviaj partizanoj.
Inter 1964-1989 Priŝtino estis ĉefurbo de aŭtonomia Kosovo. Post sanga milito ekde 17-an de februaro 2008 ĝi iĝis ĉefurbo de sendependa Kosovo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- etnografia muzeo "Emin Giku"
- moskeo Llapit
- moskeo Sultano Mehmet la 2-a el la 18-a jarcento
- banejo Hammam el la 15-a jarcento
- moskeo de Paŝao Jasār de 1834
- serba abatejo Gračanica (10 km de la ĉefurbo)
Servoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurbo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala ttt-ejo de la urbo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine albane, angle, serbe
- Historio de la urbo Arkivigite je 2008-03-09 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Flughaveno de Priŝtino angle
- OSZE-portreto de la komunumo Priŝtino, decembro 2005 Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Mapo de Priŝtino Arkivigite je 2004-06-01 per la retarkivo Wayback Machine