El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Premio de Paco de Félix Houphouët-Boigny estis establita en 1990 de UNESKO :
"por honori vivantajn individuojn kaj aktivajn publikajn aŭ privatajn korpojn aŭ instituciojn kiuj faris gravan kontribuon al la antaŭenigado, serĉado, sekurigado, aŭ daŭrigado de paco konforme kun la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konstitucio de Unesko."
La premio portas la nomon de Félix Houphouët-Boigny , la mortinta eksa diktatoro de Ebur-Bordo , kiu regis ekde sendependeco en 1960 ĝis la morto en 1993. Ĝi estas premiita ĉiujare. La premio inkluzivas USD 150,000, oran medalon, kaj diplomo de paco. Se estas pli ol unu ricevintoj, la mono dividiĝas egale.
Dato
Ricevinto(j)
Lando
1991
Nelson Mandela , prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso Frederik Willem de Klerk , prezidanto de Sud-Afriko
Sud-Afriko
1992
Akademio de internacia juro de Hago
Nederlando
1993
Jicĥak Rabin , ĉefministro de Israelo Ŝimon Peres , ministro de fremdaj aferoj de Israelo Jaser Arafat , prezidanto de Palestina Aŭtoritato
Israelo Israelo Palestino
1994
Johano Karlo la 1-a , reĝo de Hispanio Jimmy Carter , eksprezidanto de Usono
Hispanio Usono
1995
Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj Sadako Ogata , alta komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri rifuĝintoj
UN Japanio
1996
Álvaro Enrique Arzú Irigoyen , prezidanto de Gvatemalo Rolando Morán (de ties vera nomo Ricardo Arnoldo Ramírez de León), reprezentante Gvatemala Landa Revolucia Unueco
Gvatemalo
1997
Fidel Ramos , prezidanto de la Filipinoj Nur Misuari , prezidanto de la Fronto de Moroa Nacia Liberigo
Filipinoj
1998
Sheikh Hasina , ĉefministro de Bangladeŝo George J. Mitchell , usona kongresano, eksa speciala konsilanto de la prezidanto de Usono por irlandaj aferoj
Bangladeŝo Usono
1999
Komunumo de Sankta Egidio
Italio
2000
Mary Robinson , Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj por homaj rajtoj
Irlando
2001
Neniu premio
2002
Kay Rala Xanana Gusmão , prezidanto de Orienta Timoro
Orienta Timoro
2003
Kardinalo Roger Etchegaray , prezidanto de la Papa Konsilantaro de Justeco kaj Paco Mustafa Cerić , granda Muftio de Bosnio
Francio Bosnio kaj Hercegovino
2004
Neniu premio
2005
Abdoulaye Wade , prezidanto de Senegalo
Senegalo
2006
Neniu premio
2007
Martti Ahtisaari , eksprezidanto de Finnlando , diplomato kaj peranto de la Unuiĝintaj Nacioj
Finnlando
2008
Luiz Inácio Lula da Silva , prezidanto de Brazilo
Brazilo
2010
La asocio de avinoj de la placo de majo
Argentino
2013
François Hollande , prezidanto de Francio[ 1] , [ 2]
Francio
2017
Giusi Nicolini , urbestro de Lampedusa (Italio ) SOS Méditerranée , eŭropa organizaĵo por savi vivojn en la maro
Italio Eŭropo
2019
Abiy Ahmed , presidento de Etiopio