Portalo:Komputiko
La portalo estas dediĉita al komputiko kaj ĉio ligita al komputiko kaj feraĵaj temoj. La portalo estas nur unu faceto de granda kristalo de komputiko. La Esperanta vikipedio nun havas 361 331 artikolojn kaj multaj temas pri komputiko. Verku plu kaj venu ni al 250 mil!
Bildo de monato | Ĉu vi scias ... |
---|---|
Ico Intel 4004 estas unu el nemultaj kolektindaj icoj. Plej alte valoras blanke-ore koloraj icoj kun videblaj grizaj spuroj sur blanka parto - tiaj icoj havas originan korpon. En 2004 jaro tia ico estis taksita je 400$. Estas interese, ke ĵus naskitaj icoj Intel 4004 kostis nur 200$. La dato de naskiĝo de la unua mikroprocesoro estas 15-a de novembro 1971. |
... ke la unua procesoro Intel 4004 estis inventita pro manko de tempo kaj nesufiĉo de ico-projektantoj en firmao Intel. La procesoro kaj aldonaj tri icoj estis projektitaj por la japana firmao Nippon Calculating Machine, Ltd.. La lasta, poste nomita Busicom Corp., konstruis kalkulilojn. Intel 4004 kun siaj parencoj anstataŭis petitajn 12 icojn. |
Kiu | Kio |
---|---|
Douglas Engelbart Estas homo, danke al kiu en multaj domoj loĝas musoj, kiujn oni ne timas - li estas inventinto de komputila muso. Duglas Engelbart estas fama esploristo sur komputika kampo, tamen la muso estas lia plej fama invento. |
Astrofizikisto Gurav Hanna (Gaurav Khanna) muntis porhejman komputilegon uzinte 16 ludkonzolojn Sony PlayStation 3. La ludkonzolo havas plurkernan procesoron Cell. La ludkonzoloj estas kunretitaj per komutilo Gigabit Ethernet. La komputilego estas regata per operaciumo Linux. Gurav Hanna titoligis la komputilon PS3 Gravity Gird kaj uzas ĝin por modeligi aktivecon de nigraj truoj enkadre de esploroj de Masaĉuseca Instituto de Teknologio. |
red. La 24-an de januaro 2008 la firmao VIA Technology prezentis novan procesoron kongruan al x86-arkitekturo. Arkitekturo de la procesoro havas nomon Isaiah. Procesoro Isaiah havas 64-bitan superskalaran arkitekturon kun ekstervica (angle out-of-order) plenumo de instrukcioj. Krome, la arkitekturo inkluzivas teknologion de pli komputopovaj plurmediaj plenumaĵoj. Kroma trajto de Isaiaha fundamento estas nova arkitekturo de virtuala maŝino. Unua generacio de procesoroj Isaiah estos laŭkonekte kongrua al procesora familio VIA C7, kio permesos glate veni al vasta uzo de la nova procesoro. De komence la procesoro estos fabrikata laŭ 65-nm teknologio. Hodiaŭ estas memorinda tago por ajna laboranto de Centaur Technology (la procesora distrikto de VIA Technology). Nia taĉmento, inkluzivanta proksimume cent altnivelajn inĝinierojn, sukcesis ek de la nulo krei plej energiadekvatan, en la mondo, arkitekturon por x86 instrukciaro, karakterizita per elstara komputopovo kaj fleksebla funkciigo. – diris Glen Henri (Glenn Henry), la prezidanto de Centaur Technology.
red. Ĉi tie estas listo de kategorio pri komputilo:
Busoj · Diskoj · Integraj cirkvitoj · Interfacoj · Interretaj normoj · Interreto · Komputiko · Komputila aparataro · Komputila arkitekturo · Komputila arto · Komputila luda dizajno · Komputilaj ludoj · Komputilaj retoj · Komputilaj rolludoj · Komputilo · Ludkonzolo · Nesolvitaj problemoj en komputiko · Operaciumoj · Poŝkomputiloj · Procesoroj · Programaro · Retoj · Teknologioj de printado · Telekomunikado · Teoria komputiko · Tipografio · Kategorio:Videoludoj
red. En Esperanto, same kiel en ajna alia lingvo, ekzistas komplikaĵoj de vortofarado kaj uzado de la novaj terminoj. Ĉi tie ĉiu povas pridisputi ĉekomputilajn terminojn.
Ĉu komputilo?
[redakti fonton]Ofte inter esperantistoj ekflamiĝas diskutoj: kia termino estas taŭga, ĉu komputilo aŭ komputero? Por klarigi la situacion necesas esplori fontojn.
Legi plu - diskuto pri uzo de vortoj komputilo, komputero, komputoro
Ĉu procesoro?
[redakti fonton]Ankoraŭ unu akra disputo estas dediĉita al uzo de vorto procesoro. Legi plu
Kb, kb, KB, kB aŭ KiB?
[redakti fonton]Uzo de mallongigoj ofte estas problemo por portantoj de diversaj tradicioj. Legu plu