Plutarĥo
Plutarĥo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Πλούταρχος L. Mestrius Plutarchus | |||||
Naskiĝo | ĉ. 46 en Χαιρώνεια, latinigite Chaeronea, romia provinco Achaea (Aĥeo) | ||||
Morto | ĉ. 100 en Delfo, Grekio | ||||
Etno | grekoj vd | ||||
Lingvoj | latina • antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Timoksena vd | ||||
Infanoj | Plutarĥo la pli juna, Lamprias vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | eseisto historiisto verkisto biografo pastro magistrato filozofo vd | ||||
Laborkampo | Filozofio, politika scienco kaj historio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Vivoj paralelaj ❦ Vivoj de la Cezaroj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Plutarĥo[1] aŭ Plutarko[2] (naskiĝis en ĉirkaŭ 46, mortis en ĉirkaŭ 100) estis greka aŭtoro kaj biografiisto de la 1-a jarcento. Inter liaj verkoj estas Moralia ("Verkoj pri Moralo") kaj Paralelaj Vivoj, kiu interalie iĝis unu el la ĉefaj fontoj por Ŝekspiro. Ŝekspiro eĉ senŝanĝe uzis tutajn fragmentojn el la tradukoj de la verkoj de Plutarko en siaj teatraĵoj Julio Cezaro, Antonio kaj Kleopatro kaj Coriolanus.
En Paralelaj Vivoj Plutarko komparas la vivojn de famaj grekoj al famaj romianoj. Interalie, li skribis pri la vivoj de Aleksandro la Granda, Cezaro, Cicerono, Demosteno, Kraso, Pompejo, Antonio, Katono la Maljuna, Katono la Juna, Tezeo, Romulo, Solono, Perikleo, Kimono, Likurgo, Nikiaso kaj Alkibiado.
Plutarĥon interesis la vivoj de regnestroj kaj militestroj, precipe la virtoj kaj malvirtoj de ĉiu vivo, kaj la rolo de volo, favoro de la dioj, ŝanco kaj sorto. En Vivoj, Plutarko montras la gravecon de kuraĝo, sinregado kaj virto en la vivo kaj la relative malgravecon de riĉeco kaj rango. Kiel Cicerono, li sekvis Platonon kaj estis kontraŭ-makiavelisma -- spite al la sango kaj perfido, kiujn li ofte priskribis en la Vivoj.
Kvankam Plutarko iafoje vojaĝis al Romo, "la urbo de multaj libroj", li loĝis en (tiam malriĉa) Grekio, en la malgranda urbo de siaj prapatroj, Keroneo (Chaeronea), kie okazis antaŭ jarcentoj la fama batalo de Aleksandro la Granda kontraŭ la grekoj. De sia avo Plutarko sciiĝis pri la mizerigo de Grekio per Antonio.
Plutarko verkis en la greka lingvo kaj, fakte, ne regis la latinan.
Postaj influoj
[redakti | redakti fonton]La verkaĵoj de Plutarko havis enorman influon al angla kaj franca literaturo. Shakespeare en siaj teatraĵoj plurfoje citis el la angla traduko de Thomas North de la biografioj de Paralelaj Vivoj, kaj eĉ kunmetis parafrazojn de tutaj scenoj de tie.
Ralph Waldo Emerson estis tre influita de la Moralia. Ankaŭ Michel de Montaigne ricevis inspiron kaj ideojn el Moralia verkante siajn eseojn. En la eseo "Pri Libroj" (Libro 2 Ĉapitro 10) de Montagne skribis: "Plutarko estas unuforma kaj stabila, tenas plaĉajn platonikajn vidojn kaj estas komforta por la socio ... tute libera, kontentigas vin kaj valorigas vian tempon". Liaj adorantoj ankaŭ inkludas James Boswell, Ben Johnson, John Dryden, John Milton, Francis Bacon, Thomas Hobbes kaj Robert Browning.
La influo de Plutarko malkreskis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, sed ĝi restis enradikiĝinta en popularaj ideoj pri greka kaj romia historio. Unu el liaj plej famaj citaĵoj estas inkludita en unu el liaj plej fruaj verkoj: "La mondo de la homo estas plej bone perceptita tra la vivoj de la homoj kiuj faris historion."
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Plutarĥo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 2002, presita eldono, paĝo 891, kaj uzata en la verkaro de Zamenhofo
- ↑ en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 1970, presita eldono, paĝo 752