Pianĥi
Pianĥi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | |||||
Ŝtataneco | Kuŝ Antikva Egiptio Sudano vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dudekkvina egipta dinastio vd | ||||
Patro | Kashta (en) vd | ||||
Patrino | Pebatjma (en) vd | ||||
Edz(in)o | Abar (en) vd | ||||
Infanoj | Shepenupet II (en) , Naparaye (en) , Shebitku (en) , Taharko, Takahatenamun (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Menĥepera Pianĥi, ankaŭ nomata Pije, estis reĝo de la regno de Kuŝ, la fondinto de la dudekkvina egipta dinastio kiu regis ekde la urbo Napata, en Kuŝ, de 747 al 716 a. K. dum la Tria Meza Periodo de Egiptio.
Pianĥi, reganto de Kuŝ, profitis la batalojn inter la regantoj de Egiptio por vastigi sian povon ekster sia regno (Tebo, en centra Egiptio. Kiel reago kontraŭ la kreskanta influo kuŝa en la Supra Egiptio, Tefnaĥt, reganto de Sais, kreis koalicion inter la lokaj reĝoj de la Nildelto kaj konvinkis la alianciton de Pianĥi, la reĝo Nimlot la 3-a de Hermopolo, dizerti kaj kuniĝi kun ili.
Tefnaĥt sendis al la sudo la armeon de la koalicio kaj sieĝis Herakleopolon, kie ĝia reĝo Peftjaubast kaj la lokaj regantoj de Kuŝ petis la helpon al Pianĥi. Pianĥi rapide reagis antaŭ tiu ĉi konflikto kreante armeon por invadi la Mezan kaj Suban Egiption. Li vizitis Tebon en epoko de la granda Festo de Opet kio elmontras ke li vere regis en tiu epoko la Supran Egiption.
Pianĥi post tio marŝis norden kaj sukcesis la plenan venkon en Herakleopolo, konkerante la urbojn Hermopolo kaj Memfiso inter aliaj, kaj ricevis la subigon de la reĝoj de Suba Egiptio inkluzive de Iuput la 2-a, de Leontopolo, Osorkon la 4-a de Taniso kaj sia antaŭa aliancito, Nimlot de Hermopolo, urbo kiu falis antaŭ la reĝo de Kuŝ post kvin monatoj da sieĝado.
La kroniko de liaj militaj heroaĵoj troviĝas gravuritaj en la steleo de la Venko, en Gebel Barkal.
Tefnaĥt rifuĝiĝis en insulo de la delto kaj deklaris sin venkita pere de letero, sed neis persone omaĝi la regnestron de Kuŝ.
Pianĥi navigis sude, ekde Tebo, kaj revenis al sia patrio Kuŝ, por neniam plu reveni al Egiptio. Malgraŭ la sukcesa militkampanjo de Pianĥi en la delto, lia aŭtoritateco nur etendiĝis norden de Tebo, ĝis la okcidenta regiono de la oazoj kaj la dezerto, kaj Herakleopolo kie Peftjaubast regis kiel vasalo de Kuŝ. La lokaj reĝoj de Suba Egiptio, precipe Tefnaĥt, restis liberaj por fari kion ajn sen la gvido de Pianĥi.