Petolnomo
Aspekto
Petolnomo estas neoficiala nomo de persono, kiu anstataŭas la oficialan nomon en familia, ŝerca foje moka kunteksto.
Multaj eŭropaj personaj nomoj origine estis petolnomoj (Rikardo – Rich-hard = riĉa+forta …). En aliaj kulturoj homoj havas plurajn nomojn dum sia vivotempo, ekzemple nomojn, kiujn ili devis akiri foje kun granda peno.
Antaŭ la komputila epoko kutime ne estis la persono mem, kiu elektas petolnomon por si mem, sed nun kutime neniu uzas sian oficialan nomon dum interreta kontakto en interretbabilado k.s.
- kromnomo, alnomo – ofte por urboj, konstruaĵoj
- moknomo, se elektita pro moko
- karesnomo, se elektita pro inklino
- pseŭdonimo – memelektita – Kabe, D-ro Esperanto kaj *Lanti
- kaŝnomo – Profunda Gorĝo
- artistnomo – memelektita