Peter Lely
Aspekto
Peter Lely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pieter van der Faes |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1618 en Soest, Duklando Vestfalio, Sankta Romia Imperio |
Morto | 30-an de novembro 1680 (62-jaraĝa) en Covent Garden, Anglio |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto dezajnisto |
Verkoj | Peter Pett and the Sovereign of the Seas Portrait of Charles I, with his second son, James, Duke of York Portrait of George Monck, 1st Duke of Albemarle, English Admiral and Statesman |
Peter LELY (n. la 14-an de septembro 1618 - m. la 30-an de novembro 1680) estis nederlanddevena kaj angla pentristo. Li fariĝis la plej populara portretisto de sia tempo en Anglio, kien li alvenis en la 1640-aj jaroj. Li cetere posedis gravan kolekton da artaĵoj, precipe da desegnaĵoj fare de aliaj artistoj.
Lely naskiĝis kiel Pieter van der Faes el nederlandaj parencoj en Soest (Vestfalio). Li studadis pentradon en Haarlem, kie li eble fariĝis la lernoknabo de Pieter de Grebber. Post la Angla Resurtronigo de 1660, Lely estis nomumita kiel la Ĉefa Ordinara Pentristo de la reĝo Karlo la 2-a de Anglio. Li akiris britan civitanecon en 1662.