Saltu al enhavo

Panĉevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panĉevo
Pančevo, serbe Панчево , rumane Panciova, hungare Pancsova
urbo
urbo de Serbio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Serbio
Provinco Vojvodino
Distrikto Suda Banato
Poŝtkodo 26101
Aŭtokodo PA
Telefonkodo 013
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro (ekde 2015) Saša Pavlov (SNS)
Demografio
Loĝantaro 76 203  (2011)
Loĝdenso 493 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 52′ N, 20° 39′ O (mapo)44.87388888888920.651944444444Koordinatoj: 44° 52′ N, 20° 39′ O (mapo)
Alto 77 m
Areo 161,37 km² (16 137 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Panĉevo (Vojvodino)
Panĉevo (Vojvodino)
DEC
Situo de Panĉevo
Panĉevo (Serbio)
Panĉevo (Serbio)
DEC
Situo de Panĉevo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pančevo [+]
vdr

Panĉevo (serbe Панчево [panĉevo], hungare Pancsova [panĉova], germane Pantschowa, aŭ Banstadt, rumane Panciova, slovake Pánčevo) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. Ankoraŭ 9 vilaĝoj apartenas al la municipo. La loknomo devenas el la serba flava digitalo.

Poŝta turo de Panĉevo
Flava digitalo, laŭ kiu nomiĝis la urbo
Ortodoksa preĝejo de Panĉevo
Katolika preĝejo de Panĉevo

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Panĉevo situas sur ebenaĵo, ĉe maldekstra bordo de Danubo, ĉe kunfluejo de Timiş (2 km-ojn), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Temesvár-Beogrado. La lasta troviĝas 16 km-ojn for.

Plej frue romianoj vivis tie, poste alvenis bulgaroj, kumanoj, fine hungaroj. En 1092 Ladislao la 1-a (Hungario) tie venkis la kumanojn. Tiutempa araba verkisto mencias la lokon komercista urbo, kie troviĝas multe da grekaj komercistoj. En 1241 la tataroj detruis la urbeton. En 1520 la turkoj detruis la urbon, iom poste ĝi jam apartenis al la Osmana Imperio. La komunumo havis lignan fortikaĵon en 1660. En 1697 la aŭstroj disrabis la urbeton. En 1737 incendio okazis, post 2 jaroj la Habsburgoj venkis la turkojn (ankaŭ en 1788). En 1740 la komunumo ricevis rajton aranĝi bazaradon semajne po 1 kaj jare po 4. Pro pesto multaj mortis en 1743. En 1794 ekhavis la rangon "libera urbo". En 1848 la hungara loĝantaro apogis la revolucion, sed alvenis metropolito Rajaĉiĉ kun serboj kaj transprenis la potencon. En 1849 la hungara armeo venkis la serbojn. Ĝis 1872 la urbo apartenis al limgarda zono, poste al Hungara reĝlando, al Torontál. En 1910 loĝis en la urbo 20 808 loĝantoj (serboj 42 %, germanoj 36 %, hungaroj 16 %, slovakoj kaj kroatoj 1-1%, ceteraj 4 %).

Ekde Traktato de Trianon la urbo apartenis al SHS (= Serba-Kroata-Slovena Reĝlando), ekde 1929 kiel Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la regionon. Post 1944 la germana loĝantaro estis forpelita.

En 1999 NATO bombardis la industriaĵojn ĝis la neniiĝo. En 2011 loĝis en la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj 123 414 loĝantoj (97 500 serboj, 4 558 makedonoj, 3 422 hungaroj, 3 173 rumanoj, 2 118 ciganoj, 1 411 slovakoj, 880 kroatoj, 10 353 aliaj).

La urbo estas industria centro kun nafta rafinejo.

En la iama Pancsova naskiĝis:

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Panĉevo (supre), elaera vido