Pál Ilku
Pál Ilku | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ilku Pál | |||||
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1912 en Búcsú | ||||
Morto | 13-an de julio 1973 (60-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-39 (2003–) Malnova tombejo de Budapeŝto, 13. parcella, Munkásmozgalmi Panteon, Alsó terem, alsó sor-13 (–2003) vd | ||||
Lingvoj | hungara • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Hungara Komunista Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pál Ilku, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ilku Pál estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.
Pál Ilku [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1912 en Hungara reĝlando en vilaĝeto Búlcsu [bUlĉu], kiu nun estas urboparto de Berehove en Ukrainio. Li mortis la 13-an de julio 1973 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Ilku frekventis altlernejon en Bratislavo, kie li ricevis diplomon por instrui en 1935. Jam pli frue dum lernado li edziĝis. Li aliĝis al la ĉeĥoslovakiaj komunistoj en 1937, dume li kontribuis aŭ redaktis revuojn. Dum la 2-a mondmilito li batalis, sed li rifuĝis kaj li kaŝiĝis ĝis alveno de Ruĝa Armeo. Komence li instruis en partia lernejo, poste li okupiĝis pri pedagogio. Li estis parlamenta deputito ekde 1947 ĝismorte (escepte inter 1967-1971). Post falo de Hungara revolucio de 1956 li aliĝis al stabo de János Kádár, li partoprenis en establo de gvardio de komunistoj. Inter 1957 kaj 1958 li estis subministro pri defendo, poste pri eduko. Inter 1961 kaj 1973 li estis ministro pri eduko.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Lendület (1936)
- Az osztály zendülői (1949)
- Oktatásügyünk továbbfejlesztéséről (1964)
- Korszerű műveltség – szocialista ember (1977) - elektitaj kontribuoj