Pál Horti
Pál Horti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Horti Pál |
Naskiĝo | la 18-an de junio 1865 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | la 25-an de majo 1907 en Bombajo (Hindio) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 17/3-1-24 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Pál Horti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horti Pál estis hungara pentristo, industriartisto, internofasonisto, instruisto, framasono.
Pál Horti [1] naskiĝis la 18-an de junio 1865 en Pest (urbo), li mortis la 25-an de majo 1907 en Bombajo (Hindio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Horti frekventis belartan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1886, fine li plulernis en arta akademio en Munkeno, iomete ankaŭ en Parizo kaj Londono. En 1888 li debutis en ekspozicio kiel pejzaĝpentristo. Post 2 jaroj li ekinstruis en belarta lernejo en Budapeŝto, samtempe li interesiĝis pri ĉiuspecaj industriartaj objektoj (mebloj, ceramikoj, emajloj, tapiŝoj). Li iĝis pioniro de la hungara secesia industriarto, li ofte partoprenis en mondekspozicioj. En 1903 li aliĝis al loĝio Erzsébet. Li serĉis motivojn en Usono, Meksiko, Ĉinio, Japanio, sed li mortis pro flava febro en Hindio. Li estis entombigita en Budapeŝto. Li ricevis plurajn hungarajn kaj eksterlandajn premiojn. Li havis edzinon.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- A favágók
- Kilátás a Rózsadombról (1902)
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio
-
Ujo
-
Vazo