Normala spaco
Aspekto

En topologio, normala spaco estas topologia spaco, kies paroj de senkomunaĵaj fermitaj subaroj estas apartigeblaj per ĉirkaŭaĵoj.
Difino
[redakti | redakti fonton]En topologia spaco , du subaroj estas apartigebla per ĉirkaŭaĵoj se kaj nur se ekzistas ĉirkaŭaĵo de kaj ĉirkaŭaĵo de , kies kunaĵo estas malplena:
- .
Topologia spaco estas normala, se kaj nur se, por ajnaj fermitaj subaroj , se , tiam la du subaroj kaj estas apartigeblaj per ĉirkaŭaĵoj.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ne ĉiu normala spaco estas hausdorfa, kaj ne ĉiu normala spaco estas regula. Tamen, hausdorfa normala spaco estas regula, ĉar la hausdorfeco implicas, ke unuelementa subaro estas fermita.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Ĉiu metrika spaco estas normala. Ĉiu diskreta spaco estas normala. Ĉiu maldiskreta spaco estas normala.