Saltu al enhavo

Niiza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niiza
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 165 997  (2021) [+]
Loĝdenso 7 287 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 48′ N, 139° 34′ O (mapo)35.7935139.56530555556Koordinatoj: 35° 48′ N, 139° 34′ O (mapo) [+]
Areo 22,78 km² (2 278 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Niiza (Japanio)
Niiza (Japanio)
DEC
Situo de Niiza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Niiza, Saitama [+]
vdr

Niiza, (japane 新座市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.

Survoja trafiko en Niiza

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Niiza havis populacion de 166 208. En la 1970-aj jaroj Niiza atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) pro la urbunuiĝoj, poste ĝi daŭre pliigis.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Niiza situas sur ebenaĵo laŭ preterfluanta rivero kaj esence ĝi estas antaŭurbo de urbaro de Tokio. Jono (urbo) troviĝas 9, Kaŭaguĉi kaj Niŝitokio po 11, Tokorozava kaj gubernia sidejo Saitamo po 12, Higaŝimatsujama 13, Kavagoe 16, Sajama 18, ĉefurbo Tokio 31 kilometrojn aere [1].

La areo de la moderna Niiza estis loĝita ekde la prahistoriaj tempoj. La urbeto Saitamo estis establita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889. La 1-an de marto 1955 urbeto Niiza naskiĝis pro unuiĝo de uebeto kaj vilaĝo. La nova urbeto estis levita al urbostatuso la 1-an de novembro 1970.

En Niiza granda presejo funkcias, ankaŭ kelkaj aliaj malpezaj fabrikoj. Tamen, pro ĝia proksimeco al Tokio, pli ol triono de la laborantaro navedas ĉiutage, igante Niiza plejparte dormoĉambro. Menciindas la apuda armea bazo, kiel signifa labordonanto.

Lernejo

En Niiza 3 universitatoj funkcias.

Niiza estas bone ligita fervoje kaj ĉefvoje por helpi la navedantojn.

Niiza situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam granda kun neĝado ne okazas. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1449 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas.

Bildoj pri Niiza
Banko
Poŝto
Biblioteko
Stacidomo
Kristana kapelo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj, aparte menciindas granda budhana templo

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans