Nigrokula blanka ŝterno
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nomiga Gygis alba alba en insulo Ascension
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Gygis alba | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Nigrokula blanka ŝterno (Gygis alba) estas marbirdo de la familio de Laredoj kaj subfamilio de Ŝternenoj. Ĝi troviĝas tra la tropikaj oceanoj tutmonde. Foje ĝi estas konata kiel Feina ŝterno (sed oni ne devas konfuzi kun la Feina ŝterno, Sternula nereis).
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Tiu eleganta, svelta kaj milda sterno estas fama ĉar demetas la ovon sur eta truo inter branĉoj, sed sen nesto entute. Tiu agado malhelpas eventualan predanton ĉar la elektitaj branĉoj estas tro etaj por ratoj, aŭ eĉ por etaj lacertoj, grimpontaj. Sekuraj el eventualaj predantoj, sed endanĝerita de fortaj ventoj, la Nigrokula blanka ŝterno rapide certigas la sekurecon de la ovo. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol unu monato. La idoj havas disvolvigitajn piedojn por elteni sin ĉe la “nesto” kaj estas manĝigataj dum du monatoj. La paroj estas porjaraj kaj revenas al la sama reproduktejo. Ii atingas la maturecon je la 3a aŭ 5a jaro. Ne estas preciza reprodukta sezono kaj foje okazas kelkaj dum la jaro.
Krome la specio estas tute sentima kaj permesas alproksimigon kaj eĉ tuŝado fare de homoj. Tamen ili estas silentemaj ĉe la reproduktejoj. Ĝi estas longvivulo, ĝis almenaŭ 17 jaroj.
La Nigrokula blanka ŝterno manĝas etajn fiŝojn (foje saltintajn) kaj kalmarojn, kiujn ĝi kaptas per plonĝado. Foje la birdoj daŭre fiŝkaptas eĉ kun jam prenitaj fiŝoj enbeke. Tiu ĉi specio multe da tempo flugas sola aŭ laŭ etaj grupoj; ili havas pli larĝajn flugilojn ol aliaj ŝternoj kaj flugas elegante.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Nigrokula blanka ŝterno (28–33 cm longa kun enverguro de 66 ĝis 78 cm kaj pezo de 100 ĝis 140 g) estas eta kaj eleganta tutblanka ŝterno kun nigraj longa beko (iomete suprenkurba kaj blueca) kaj grandaj okuloj kun okulringoj. Ŝajne tiuj grandaj okuloj utilas kiel adaptiĝo al nokta manĝado aŭ almenaŭ krepuska, kiam la predoj supreniras al la surfaco. La vosto estas noĉoforma iomete forkoforma. Estas la ununura ŝterno aŭ noĉoŝterno entute blanka, tiom blanka ke dumfluge la flugiloj aspektas travideblaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]
Ĝia teritorio estas tra la tuta Pacifiko (el Indonezio tra Novgvineo ĝis Paskinsulo kaj Sala y Gómez en Ĉilio) kaj Hinda Oceano ĝis norda Madagaskaro, kaj nestumas ankaŭ en kelkaj insuloj de Atlantiko inter Brazilo kaj Angolo. Ĝi nestas en insuloj el koralo, plej ofte sur maldikaj branĉoj de arboj sed ankaŭ en rokaj kornicoj kaj eĉ en artefaritaj strukturoj. La Nigrokula blanka ŝterno ne estas konsiderata minacata, ĉar temas pri tutmonde disvastigita specio kun kelkaj grandaj kolonioj ĉirkaŭ la mondo. Tutmonda populacio povas esti ĉirkaŭ 100 000 reproduktaj paroj.
La Nigrokula blanka ŝterno, aŭ manu-o-Ku, estis elektita en Honolulu, Havajo la oficiala birdo en Aprilo 2007. [1]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]La Nigrokula blanka ŝterno havas kvar subspeciojn: nome la nomiga raso G. a. alba, G. a. leucopes, la Pacifika blanka ŝterno (G. a. candida) kaj la Eta blanka ŝterno aŭ Feina blanka ŝterno (G. a. microrhyncha). [2] Arkivigite je 2005-03-16 per la retarkivo Wayback Machine La Eta blanka ŝterno estas jam plej ofte listita kiel aparta specio (Gygis microrhyncha).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2018). “Gygis alba”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694821A132576063. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694821A132576063.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Gygis alba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata.
- Niethammer, K. R., kaj L. B. Patrick-Castilaw. 1998. White Tern (Gygis alba). in The Birds of North America, No. 371 (A. Poole kaj F. Gill, eld.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Nigrokula blanka ŝterno ĉe Interreta Birdokolekto
- Franclingva ejo pri Nigrokula blanka ŝterno
|