Saltu al enhavo

Neĝtabulado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neĝtabulado
speco de sporto • ŝatokupo
vintra sporto • tabulsporto • olimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Neĝtabulisto en duontubo

Neĝtabulado (ankaŭ neĝbretumado) estas relative juna vintra sporto, kiu en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento fariĝis konkurenco de la klasika skiado. Dum ĉe la klasika skiado la skianto utiligas po unu tabulon por ĉiu piedo, ĉe la neĝtabulado ambaŭ piedoj estas fiksitaj sur la neĝtabulo (aŭ neĝbreto, kiel oni la neĝtabulon ankaŭ nomas en Esperanto). Dum fine de la 20-a jarcento la neĝtabulado ĉefe estis la sporto de verdecaj alternativuloj, precipe junuloj, ĝi komence de la 3-a jarmilo atingis vastan rekonon kaj fariĝis sporto de la Vintraj Olimpikoj.

Malgraŭ la profesiiĝo de la neĝtabulsporto ĝi nenion perdis de sia allogo al liberemuloj. Precipe junaj neĝtabulistoj ŝatas la neĝtabuladon for de la oficialaj kaj garditaj kurejoj, pro kio inter viktimoj de lavangoj ofte troviĝas neĝtabulistoj.

Oni distingas diversajn neĝtabulsportojn, nome inter aliaj:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]