Muzeo de Infanaĝo V&A
Muzeo de Infanaĝo V&A | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Situo | Tower Hamlets | ||
Adreso | Cambridge Heath Road, London E2 9PA | ||
Poŝtkodo | E2 9PA | ||
Estiĝo | 1872 | ||
Koordinatoj | 51° 31′ 45″ N, 0° 3′ 18″ U (mapo)51.529055555556-0.054888888888883Koordinatoj: 51° 31′ 45″ N, 0° 3′ 18″ U (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 400 000 | ||
Parto de | Muzeo Viktoria kaj Alberto vd | ||
Retpaĝo | https://www.vam.ac.uk/info/young | ||
La V&A Muzeo de Infanaĝo (angle V&A Museum of Childhood ) estas muzeo en Bethnal Green en la East End de Londono. La muzeo estas alo de la Muzeo Viktoria kaj Alberto (konata akronime kiel la V&A) - la Nacia Muzeo de Aplikata Arto de Britio. En 2024 ĝi estis premiita la premion Muzeon de la Jaro[1].
La muzeo estis fondita en 1872 sub la nomo " Bethnal Green Museum " uzante konstruaĵon translokigitan de Albertpolis [2]. La muzeo prezentis diversajn kolektojn inkluzive de la Wallace-kolekto [3]. Komencante en la 1920-aj jaroj, la muzeo komencis temigi temojn ligitajn al infanaĝo kaj infanoj. En 1974, la direktoro de la Victoria and Albert Museum, Siro Roy Strong, difinis la muzeon kiel muzeon specialiĝantan pri infanaĝo kies celo estas "studi kaj esplori produktojn faritajn por infanoj kaj de infanoj".
La muzeo havas larĝan kolekton de ludiloj, infanaj vestaĵoj kaj produktoj por infanoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Young V&A named Art Fund's 2024 Museum of the Year, Museums + Heritage, 10 July 2024, https://museumsandheritage.com/advisor/posts/young-va-named-art-funds-2024-museum-of-the-year, retrieved 11 July 2024
- ↑ V&A Reopens Its Museum of Childhood at Bethnal Green | Culture24. Arkivita el la originalo je 27 March 2019. Alirita 10 May 2018 .
- ↑ "Much more than a doll's house", 10 December 2006.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Interaktiva 360° virtuala travojaĝo Arkivigite je 2012-12-27 per la retarkivo Wayback Machine