Muzeo Frida Kahlo
Muzeo Frida Kahlo | ||
---|---|---|
muzeo | ||
arta muzeo, muzeo [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Situo | Coyoacán | |
- koordinatoj | 19° 21′ 18″ N, 99° 9′ 46″ U (mapo)19.355031-99.162844Koordinatoj: 19° 21′ 18″ N, 99° 9′ 46″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 0 km² (0 ha) [+] | |
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | |
Estiĝo | 1957 | |
Muzeo Frida Kahlo | ||
Vikimedia Komunejo: Museo Frida Kahlo [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Muzeo Frida Kahlo aŭ Casa Azul (Blua Domo) en Coyoacán, Meksikurbo, estas la familia hejmo en kiu Frida Kahlo loĝis dum infanaĝo, kaj al kiu ŝi revenis dum siaj lastaj jaroj. Ŝia patro, Guillermo Kahlo, konstruis la domon en 1904 ĉe la angulo de stratoj Londres kaj Allende, en la najbarejo Colonia del Carmen. La du-etaĝa konstruaĵo enfermas korton kaj ĝardenon, origine nur triflanke, sed poste ĉiuflanke. Lev Trockij loĝis tie de tempo al tempo post li venis Meksiken en 1937.
La domon al la ŝtato donacis Diego Rivera kiel testamentaĵon ĉe sia morto en 1957, tri jarojn post la morto de Frida, kaj nuntempe la konstruaĵo estas muzeo enhavanta aĵojn el iliaj vivoj. Ĝi estas populara je turistoj, kaj ricevas po 25.000 vizitantojn por monato. La konservadlaboro nur respondecas pri proksimume 35% de la tuta kolekto.[1]
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Korto
-
Aztekeca piramido
-
Enirejo al la Muzeo
-
Korto
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Frida Kahlo Museum. Arkivita el la originalo je 2022-12-12. Alirita 2022-12-12 .
19° 21′ 18.7″ N 99° 09′ 44.3″ U / 19.355194 °N, 99.162306 °U (mapo)