Monemvasia
Monemvasia | |||||
---|---|---|---|---|---|
setlejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 230 70 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 67 (2021) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 41′ N, 23° 3′ O (mapo)36.68777777777823.055555555556Koordinatoj: 36° 41′ N, 23° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 15 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Monemvasia [+] | |||||
Monemvasia (greke Μονεμβασιά [mɔnɛmvaˈsja] aŭ Μονεμβασία [mɔnɛmvaˈsia]), ankaŭ nomita Malvasia, estas fortikaĵo kun pratempa malgranda urbo, situanta sur mallarĝa promontorio sur la orienta flanko de la lakonia marbordo en la sudoriento de Peloponezo en Grekio. La duoninsulo, kiu estas dominita per klifo, estas ligita al la ĉeftero per istmo de 200 metroj.[1]
La komunumo de Monemvasia estis signife vastigita en 2011 per la kunigo de kvar najbaraj komunumoj. La kunigo gardis la nomon de Monemvasia, sed la administra ĉefsidejo estis translokigita al Molaoj, la plej granda domaro en la nova komunumo.[2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ruinoj konsistas el malnovaj defendaj strukturoj kaj multaj bizancaj preĝejoj; aparte elstara estas la preĝejo Agia Sofia. La nomo de la urbo venas de du grekaj vortoj: mone kaj emvasia, kun la signifo "unu enirejo". Aliaj nomoj kaj literumoj estas Malvasy, parte Monemvassia, Monemwassia, Monembasia. Monemvasia estis kromnomita "Ĝibraltaro de la Oriento" (Γιβραλτάρ της ανατολής).
Plej multaj stratoj estas mallarĝaj kaj tial nur uzataj de piedirantoj. De la klifo oni povas superrigardi al la golfo de Palaia Monemvasia, kiu situas norde de la urbo.
La urbo kun sia fortikaĵo estis grava por sekurigi la marvojon de Konstantinopolo ĝis Venecio. [ bezonas citaĵon ] La loĝloko konsistas el du partoj: La malsupra urbo estas la mezepoka urbo, ĉirkaŭita de murego sub la klifo, kaj poste estas la citadelo (fortikaĵo) supre sur la monteto, kiun oni povas atingi nur per ununura vojo, kruta kaj zigzaga. Ekde la 1920-aj jaroj, ne estis loĝantoj en la kastelparto de la urbo.
La itala (originale franca) formo de la urbonomo, Malvasia, donis sian nomon al vinberospecio, malvasia, kaj en victurno al Malmsey-vino [3].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La preĝejo de Hagia Sophia
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Μονεμβασιά Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (in Greek) Retrieved 10 March 2023
- ↑ ΦΕΚ B 1292/2010, Kallikratis reform municipalities (greke). Gazetaro de la registaro de Grekio. Arkivita el la originalo je 2021-10-10. Alirita 2021-09-09 .
- ↑ Robinson, Jancis. (2006) The Oxford companion to wine, 3‑a eldono, Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-860990-6. OCLC 70699042.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Monemvasia | La oficiala Turisma Retejo
- Monemvassia Arkivigite je 2021-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- GTP - Monemvasia
- La roko de Monemvasia ĉe YouTube