Mesteri
Aspekto
Mesteri [meŝteri] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. La loknomo hungare estas majstra.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9551
- Telefonprefikso: 95
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 280
Situo
[redakti | redakti fonton]Mesteri situas en okcidenta piedo de eksvulkano Ság, de Celldömölk nur la monto disigas. La lasta urbo troviĝas 7, Sárvár 15 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La monto ĉiam tiris la homojn. Restis tomboj el la ferepoko. La unua mencio okazis en 1293 en formo Mestur. Dum la historio 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Alsó (=suba) kaj Felső (=supra) Mesteri. Ili unuiĝis en 1935. Ekde 1968 termala banejo funkcias, danke al la vulkano. Sur la deklivoj estas vitokulturoj. En Mesteri migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepoka romkatolika Kirko Sankta Mikaelo (Mesteri)
- Kastelo de Mesteri aŭ Kastelo de Batthyány [batjAnji], nun psikiatriejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Alsómesteri naskiĝis József Szabó (luterana episkopo).