Marko (masunuo)
Aspekto
- Tiu ĉi artikolo temas pri la masunuo. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Marko.
Marko estas malnova masunuo, kies difino ne samis en diversaj landoj.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Ekzemploj el kelkaj landoj:
- en Francio (marc) – 244,755 g
- en Germanio (Mark) – 280,5 g
- en Hispanio (marco) – 229,975 g
- en Ĉeĥio (hřivna) – 253,17 g
La difinoj tamen malsamis eĉ ene de unu lando aŭ regiono, laŭ la diversaj urboj:
- Marko erfurta – 235,40 g
- Marko hispana – 230,348 g
- Marko holanda – 246,06 g
- Marko kolonja – 233,856 g
- Marko krakova – 197,98 g
- Marko nurenberga – 237,52 g
- Marko pariza – 277,75 g
- Marko portugala – 229,50 g
- Marko prusa – 233,85 g
- Marko de Tower – 233,275 g
- Marko viena – 280,66 g
- Marko de Würzburg – 238,62 g
Unuigoj
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ tial oni foje sentis bezonon de stabiligaj kaj sistemigaj reformoj. Unu tia reformo okazis en la ĉeĥaj landojdum la reĝado de Venceslao la 4-a, ĉirkaŭ la jaro 1300. Sekve de lia monreformo oni ekdistingis tie kelkajn malsamajn markojn:
- Marko praga, aŭ peza – 253,14 g (el ĝi oni povis stampi 64 groŝojn)
- Marko reĝa, aŭ malpeza – el ĝi 56 groŝojn
- Marko mina – el ĝi 78 groŝojn
- Marko sesdeka – el ĝi 60 groŝojn
Kvantoj
[redakti | redakti fonton]Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo klarigas matematike la valoron de marko kiel peza arĝenta mezunuo jene:
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 55) ISBN = 92-9017-075-1