Markaz
Aspekto
Markaz estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 26 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8213/20.0557
- Loĝantaro: 1890
- Poŝtkodo: 3262
- Telefonprefikso: 37
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo sur piedoj de Mátra, laŭ traira flankovojo. Gyöngyös kaj Parád troviĝas po 14 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1332. Ekde la 15-a jarcento la loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo. Sur montopinto 460 m-ojn alta fortikaĵo konstruiĝis. Dum la tuta turka erao la vilaĝo estis senhoma. En 1742 slovakoj kaj hungaroj refondis la komunumon. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. Markaz apartenas al vinregiono de Gyöngyös.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de 1910, koordinatoj: 47.8277/20.055
- malnova loĝdomo el la 1870-aj jaroj
- kapelo el la 18-a jarcento
- akvorezervujo 14 m-ojn profunda por fiŝkaptistoj kaj boatantoj
- ruino de la fortikaĵo
- lago kun varmoakva fonto