Marcos Cramer
Markos Kramer | |
---|---|
German-argentina Esperantisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-a de junio 1984 en Bonaero, Argentino |
Lingvoj | germana • hispana • angla • Esperanto • Tokipono |
Ŝtataneco | Argentino Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (2000–) |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto |
Esperantistiĝis en | oktobro 2000 |
Markos KRAMER (oficiala nacilingva formo: Marcos CRAMER, naskiĝis la 27-an de junio 1984 en Bonaero) estas german-argentina esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Kramer esperantistiĝis en oktobro 2000. De decembro 2001 ĝis decembro 2002 ri estis la interreta respondeculo de la Germana Esperanto-Junularo, kaj de oktobro 2003 ĝis decembro 2006 ri estis la estro de la Interreta Komisiono de la Germana Esperanto-Junularo.[1] De decembro 2006 ĝis junio 2009 ri estis la redaktisto de TEJO Tutmonde.[2] En 2010 elektita ri estis membro de la Akademio de Esperanto.[3] Ekde 2011 ri en Esperantujo uzas la parte Esperantigitan nomformon "Markos Kramer".
De 2003 ĝis 2007, Kramer studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo, Britujo. En 2013 ri doktoriĝis pri la komput-lingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj en Bonn, Germanujo.[4] Nun ri laboras kiel esploristo pri komputoscienca logiko ĉe la Universitato de Luksemburgo.[5]
Kramer kreis la planlingvon Loglio.[6] Ri estas kunaŭtoro (kun Robin van der Vliet) de la Terminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo por esperanto-parolantoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arĥivita retpaĝo de la Germana Esperanto-Junularo el 2006, kiu indikas Kramer kiel estron de la Interreta Komisiono (IReK)
- ↑ Arĥivita retpaĝo de TEJO indikanta Kramer kiel redaktiston de TEJO Tutmonde
- ↑ Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29 .
- ↑ Doktoriĝa disertaĵo de Kramer elektronike publikigita de la Universitato de Bonn
- ↑ Oficiala retpaĝo de la Universitato de Luksemburgo pri Kramer
- ↑ Priskribo de Loglio en persona retpaĝaro de Kramer. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2014-09-02 .