Marcel Leereveld
Aspekto
Marcel Leereveld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1917 en Amsterdamo |
Morto | 20-an de marto 2023 (105-jaraĝa) |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Aŭstralio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1933–) instruisto ![]() |
Marcel LEEREVELD (naskiĝis la 4-an de decembro 1917 en Amsterdamo — mortis la 20-an de marto 2023 en rekorda aĝo de 105 jaroj) estis nederlanda-aŭstralia esperantisto. Ekde 1952 li loĝis en Aŭstralio kaj estis aŭstraliano.
En 1933 li lernis Esperanton per lecionoj de la nederlanda radioprogramo de Petrus Heilker.
Li unuafoje partoprenis en internacia kongreso en 1935, nome la 15-a SAT-Kongreso.
Dum kvin monatoj en 1936 li rondvojaĝis bicikle tra Francio. Dum ĉi tiu vojaĝo li renkontis multajn esperantistojn, interalie Lidja Zamenhof en Liono.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Marcel Leereveld en la Panteono de edukado.net
- ampleksa postviva prezento de li en la revuo Esperanto sub la Suda Kruco, eldono 150, junio 2023, paĝoj 19 ĝis 24 (esperante)