Mór Kallina
Mór Kallina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de septembro 1844 en Groß Bittesch (Moravio, Aŭstria Imperio) |
Morto | la 5-an de majo 1913 en Budapeŝto (Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-3-6 ![]() |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio ![]() |
Familio | |
Infano | |
Parencoj | Bertalan Árkay (nepo) Aladár Árkay (bofilo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto ![]() |
Mór Kallina, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kallina Mór, germane Maurus Kallina estis aŭstrohungara arkitekto.
Mór Kallina[1] naskiĝis la 20-an de septembro 1844 (laŭ alia informo la naskiĝdato estas la 17-a) en Groß Bittesch (Moravio, Aŭstria Imperio, nuntempa Velká Bíteš en Ĉeĥio), li mortis la 5-an de majo 1913 en Budapeŝto, (Aŭstrio-Hungario).

Biografio
[redakti | redakti fonton]Mór Kallina studis en la germanlingva teknikuniversitato en Prago, poste inter 1867-1869 en Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj li laboris en arkitekta ateliero de Otto Wagner. En 1870 Wagner ricevis taskon por projekti sinagogon en Pest (urbo), la gvidanto de la konstruado estis Kallina. Li restis plu en la urbo, kie li edziĝis kaj memstariĝis en 1874. De 1900 ĝis 1910 li laboris kun arkitekto Aladár Árkay.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Malgranda Sinagogo de Budapeŝto (1870-)
- Luterana preĝejo (Vár) (1895)
- Palaco Vigadó de Buda (1899)
- monumento pri Sankta Gerardo
- ministerio pri defendo (detruita dum sieĝo en 1945)
- pluraj palacoj en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto
- hungarlingva biografio
- germanlingva biografio
- [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]-
Palaco Vigadó de Buda
-
Luterana preĝejo (Vár) (1895)
-
Malgranda Sinagogo de Budapeŝto
-
monumento pri Sankta Gerardo