Longitudo de Florenco
La longitudo de Florenco estas propono de geografia sistemo en rilato kun la deksesuma tempo. Laŭ tiu sistemo longitudoj estas deksesume disdividitaj kaj tiu propono ŝanĝi la nunan sesdekuman sistemon ankaŭ proponas ŝanĝi la referencan longitudon, por ke la datŝanĝlinio koincidu kun la Beringa markolo. Tiu meridiano koincide ankaŭ trairas la urbon Florenco -pasante tra la Ĝardeno de Boboli (itale: Giardino di Boboli) kaj la Palaco Pitti (itale: Palazzo Pitti) - kaj estas distanca de la Grenviĉa meridiano je 32ono de la tera cirklo.
Kongruo
[redakti | redakti fonton]Pro la distanco de 32ono de la tera cirklo, florencaj sesdekumaj horoj koincidas kun grenviĉaj sesdekumaj horoj kun jena rilato :
FMT | GMT | |
Florenca noktomezo | ,0000 | 23:15 |
Grenviĉa noktomezo | ,0800 | 00:00 |
,1000 | 00:45 | |
,2000 | 02:15 | |
,2800 | 03:00 | |
,3000 | 03:45 | |
,4000 | 05:15 | |
,4800 | 06:00 | |
,5000 | 06:45 | |
,6000 | 08:15 | |
,6800 | 09:00 | |
,7000 | 09:45 | |
Florenca tagmezo | ,8000 | 11:15 |
Grenviĉa tagmezo | ,8800 | 12:00 |
,9000 | 12:45 | |
,A000 | 14:15 | |
,A800 | 15:00 | |
,B000 | 15:45 | |
,C000 | 17:15 | |
,C800 | 18:00 | |
,D000 | 18:45 | |
,E000 | 20:15 | |
,E800 | 21:00 | |
,F000 | 21:45 |
- FMT estas mallongigo por Florence Mean Time, Florenca Meza Tempo, analoge al GMT, Greenwich Mean Time, Grenviĉa Meza Tempo
- Koloritaj estas rimarkindaj momentoj de la tago, je ĉiu okono de tago : 3 horoj= ,1000
Argadora Datlinio
[redakti | redakti fonton]Alia propono de Urion Argador proponas elekti kiel datlinion (nomatan Argadora Datlinio) la longitudon 168,5° okcidente ĉar ĝi trafas nur la Aleutan insulon Umnak krom Antarkton, do la malplej da loĝataj teroj. Tiu meridiano estu de tiu de Trondheim, Wismar, Munkeno, Hall (Tirolo), Vicenzo kaj Yaoundé. La Argadora datlinio estas parto de la propono pri Argadora kalendaro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Florence Mean Time Arkivigite je 2011-08-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Argadora kalendaro[rompita ligilo] angle