Liulichang
Liulichang aŭ Liuliĉango (en simpligita ĉina: 琉璃厂; en tradicia ĉina: 琉璃廠; en pinjino: Liúlíchǎng) estas distrikto en urbocentra Pekino, Ĉinio, kiu estas konata pro serio de tradiciaj ĉinaj ŝtondomoj kie oni vendas variajn manfaraĵojn, artaĵojn kaj antikvaĵojn. Ĝi estas unu el la tradiciaj malnovaj kvartaloj.
La nomo Liuliĉang datas el la Ming dinastio, kiam estis fama fabriko de glazuro nomita fakte "Liulichang" en tiu strato. Laŭ loka legendo, dum la Ming kaj Qing dinastioj, Liuliĉango estis altira etoso por intelektuloj, pentristoj kaj kaligrafoj, kiuj tie aĉetis librojn kaj verkis. En la epoko Kangksi (1661–1722) de la Qing dinastio, Liuliĉang iĝis unu el plej floraj kulturaj centroj en la tuta Pekino.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Liulichang Arkivigite je 2019-01-08 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 39° 53′ 42.87″ N 116° 23′ 10.92″ O / 39.8952417 °N, 116.3863667 °O (mapo)