Literatura Foiro
Literatura Foiro | |
Kovrilpaĝo de la n-ro 281, Junio 2016
| |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | kultura revuo en Esperanto |
Formato | A5 |
Periodeco | dumonata |
| |
Lando | Svislando |
Urbo | La Chaux-de-Fonds |
Posedanto | LF-koop |
Ĉefredaktisto | Perla Martinelli |
Establodato | 1970 |
Prezo | 56 CHF jare |
Stabo | Tomasz Chmielik Marie-France Conde Rey Alessio Giordano Carlo Minnaja Julian Modest István Nemere Bertil Nilsson Vinko Ošlak Fernando Pita Giorgio Silfer Walter Żelazny |
ISSN | 0393-2907 |
| |
Retejo | www.esperantio.net |
Literatura Foiro estas grava kultura revuo, la plej longe kaj senpaŭze aperanta en la historio de la Esperanto-literaturo. La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]En la revuo troviĝas kelkaj kutimaj rubrikoj, i.a.:
- “Memore pri„ – omaĝoj al verkistoj nelonge forpasintaj
- “En vitrino„ – recenzoj de aparte legindaj libroj
Krom tiuj rubrikoj aperas ankaŭ informoj pri bildliteraturo, teatro, filozofio, kino, sciencfikcio, esperantologio, leksikografio, literaturo el partoj de la mondo ktp.
Historio
[redakti | redakti fonton]Literarura Foiro estis fondita en 1970 de la literatura rondo La Patrolo en Milano[1]. De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ pli ofte), kaj atingis la 317-an numeron (64-paĝan) en Junio 2022 (53-a jarkolekto).
Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura revuo superis tridek jarkolektojn senpaŭze[mankas fonto].
La ĉefredaktoroj de LF estas:
- 1970–1980: Giorgio Silfer
- 1980–1995: Perla Martinelli
- 1996–2013: Ljubomir Trifonĉovski
- 2014: Carlo Minnaja
- 2015–2018: Zlatoje Martinov
- 2019–nuntempe: Perla Martinelli.
Ekde 1980 la revuo apartenas al la eldonejo LF-koop[1].
Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si plurajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado “Raŭmismo„ kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Literatura Foiro. Alirita 2015-06-08.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Oficiala retejo de la revuo Literatura Foiro : literaturafoiro.com
Esperanta PEN-Centro, HeKo
Mencio pri Literatura Foiro, YouTube
Recenzo pri Literatura Foiro, YouTube