Listo de reĝoj de Pollando
Aspekto
Reĝo de Pollando estis titolo donata al suverenoj de Pola Reĝlando. La unua reĝo estis Boleslao la 1-a surtronigita en 1025. Antaŭ 1320 multaj regantoj de Pollando havis titolon de duko; ekde 1320 ĝis 1795 ĉiam la reĝan titolon. Dum la tempo de dispartigita Pollando ekde 1815 rusaj caroj estis samtempe regantoj de Pola Reĝlando.
Listo de polaj suverenoj, kiuj havis la titolon reĝo (dato de kronado kaj dato de morto, abdiko aŭ detronigo):
Dinastio | Bildo | Reganto | Pola nomo | Regado | Rimarkoj |
---|---|---|---|---|---|
Piastoj | |||||
Piastoj | Boleslao la 1-a, "la Brava" | Bolesław I Chrobry | 1025-1025 | ||
Piastoj | Mjeŝko la 2-a Lambert | Mieszko II Lambert | 1025-1031 | Estis "reĝo Mjeŝko la 1-a", sed "duko Mjeŝko la 2-a" de Pollando | |
Piastoj | Boleslao la 2-a, "la Kuraĝa", "la Malavara" | Bolesław II Śmiały (Szczodry) | 1076-1079 | ||
Piastoj | Przemysł la 2-a | Przemysł II | 1295-1296 | ||
Premislidoj | |||||
Premislidoj | Venceslao la 2-a | Wacław II | 1300-1305 | Estis ankaŭ Venceslao la 2-a de Bohemio | |
Piastoj | |||||
Piastoj | Ladislao la 1-a, "la Ulnolonga" | Władysław I Łokietek | 1320-1333 | ||
Piastoj | Kazimiro la 3-a, "la Granda" | Kazimierz III Wielki | 1333-1370 | ||
Kapetidoj/Anĵuo (Andegawenski) | |||||
Anĵuo | Ludoviko, "la Hungara" | Ludwik Węgierski | 1370-1382 | Estis ankaŭ reĝo de Hungario kaj Kroatio | |
Anĵuo | Jadviga | Jadwiga | 1384-1399 | Filino de la antaŭa | |
Jogajlidoj | |||||
Jogajlidoj | Ladislao la 2-a Jogajlo | Władysław II Jagiełło | 1386-1434 | Edzo de la antaŭa. Prapatro de la Jogajlidoj. Estis ankaŭ grandduko de Litovio (unua reganto kiu ligis ambaŭ landojn en persona unio). Kristanigis Litovion. | |
Jogajlidoj | Ladislao la 3-a de Varna | Władysław III Warneńczyk | 1434-1444 | Reganto nur de Pollando, ne Litovio | |
Jogajlidoj | Kazimiro la 4-a Jogajlido | Kazimierz IV Jagiellończyk | 1447-1492 | Estis ankaŭ grandduko de Litovio | |
Jogajlidoj | Johano la 1-a | Jan Olbracht | 1492-1501 | Reganto nur de Pollando, ne Litovio | |
Jogajlidoj | Aleksandro la 1-a Jogajlido | Aleksander Jagiellończyk | 1501-1506 | Estis ankaŭ grandduko de Litovio | |
Jogajlidoj | Sigismondo la 1-a "la Maljuna" | Zygmunt I Stary | 1506-1548 | Estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 2-a de Litovio | |
Jogajlidoj | Sigismondo la 2-a Aŭgusto | Zygmunt II August | 1530-1572 | Estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 3-a de Litovio. Dum lia regado la persona unio inter Pollando kaj Litovio iĝis unu komuna ŝtato Pollando-Litovio kiel rezultato de la Lublina Unio (interkonsentita en 1569). | |
Elektitaj reĝoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj | |||||
Valezianoj | Henriko de Valois | Henryk Walezy | 1573-1574 | Estis poste reĝo de Francio | |
Jogajlidoj | Anna Jogajlido | Anna Jagiellonka | 1575-1576 | Filino de Sigismondo la 1-a (2-a), fratino de Sigismondo la 2-a (3-a) | |
Báthory | Stefano Batory | Stefan Batory | 1576-1586 | Estis antaŭe princo de Transilvanio. Edzo de Anna | |
Vasa | Sigismondo la 3-a Vasa | Zygmunt III Waza | 1587-1632 | = Sigismondo la 4-a de Litovio. Nevo de la edzino de la antaŭa reĝo, nepo de Sigismondo la 1-a. Estis ankaŭ reĝo de Svedio | |
Vasa | Ladislao la 4-a Vasa | Władysław IV Waza | 1633-1648 | Filo de la antaŭa, ankaŭ caro de Rusio (1610-1613) | |
Vasa | Johano Kazimiro, Johano la 2-a | Jan Kazimierz | 1649-1668 | Duonfrato de la antaŭa | |
Wiśniowiecki | Mikaelo Korybut Wiśniowiecki | Michał Korybut Wiśniowiecki | 1669-1673 | ||
Sobieski | Johano la 3-a Sobieski | Jan III Sobieski | 1676-1696 | ||
Wettin | Aŭgusto la 2-a la Forta | August II Mocny | 1697-1706 | Estis ankaŭ princo-elektisto de Saksio | |
Leszczyński | Stanislao la 1-a Leszczyński | Stanisław Leszczyński | 1705-1712 | ||
Wettin | Aŭgusto la 2-a la Forta | August II Mocny | 1709-1733 | duafoje | |
Leszczyński | Stanislao la 1-a Leszczyński | Stanisław Leszczyński | 1733-1736 | duafoje | |
Wettin | Aŭgusto la 3-a la Sakso | August III Sas | 1734-1763 | Estis ankaŭ princo-elektisto de Saksio | |
Poniatowski | Stanislao Aŭgusto Poniatowski | Stanisław August Poniatowski | 1764-1795 | ||
Dum la okupado de Pollando inter 1795 kaj 1815 la titolo Reĝo de Pollando ne estis uzata. Inter 1807 kaj 1815 ekzistis la Varsovia Duklando, dependa de Napoleono. | |||||
– | – | 1795-1815 | |||
Inter 1815 kaj 1916 la polreĝan titolon havis rusaj caroj. Laŭ decido de la Viena Kongreso, Kongresa Pollando estu sendependa pola ŝtato en persona unio kun la Rusia Imperio. La rusia imperiestro tamen pli kaj pli malrespektis la decidojn de la Viena Kongreso kaj igis Pollandon integra parto de Rusa Imperio | |||||
Romanov | Aleksandro la 1-a | Aleksander I Romanow | 1815-1825 | pro persona unio kun Rusio | |
Romanov | Nikolao la 1-a | Mikołaj I Romanow | 1825-1831 | pro persona unio kun Rusio (la lasta rusa surtronigita reĝo de Pollando, detronigita de pola Sejmo) | |
Post kiam Nikolao la 1-a estis detronigita de pola Sejmo, la titolo Reĝo de Pollando estis unu el multaj regtitoloj de dinastio Romanov ĝis Nikolao la 2-a agnoskis sendependan Polan Reĝlandon en decembro de 1916. Kelkfoje poste li ankoraŭ uzadis la titolon ĝis fina detronigo en 1917. Kreita tiam Regenta Konsilantaro devis regi portempe ĝis elekto de nova reĝo. La elekto tamen neniam plu okazis. | |||||
– | – | 1916-1918 | "Regent-reĝlando Pollando" (reĝlando sen reĝo) |