Leila Abouzeid
Leila Abouzeid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1949 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Maroko |
Okupo | |
Okupo | tradukisto ĵurnalisto romanisto |
Leila Abouzeid, ankaŭ kiel Layla Abu Zayd (arabe ليلة أبو زيد, naskiĝinta en 1950 en Rabato) estas maroka ĵurnalistino kaj verkistino. Si verkas en la araba kaj estas la unua maroka verkistinino kies verkoj estis tradukitaj kaj publikigitaj en la angla. Ŝi estas la plej fama maroka verkistino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Leila Abouzeid skribis ke ŝi vidintis lian patron, kiam ŝi estis infano, arestita kaj torturita de la francaj aŭtoritatoj. Ŝi nutris ekde tiam forta abomenon por la franca, la lingvo de la eksa kolonia potenco. Anstataŭe ŝi ekuzis la anglan, pli neŭtralan lingvon en la historio de Maroko, kiun ŝi lernis poste por traduki ŝiajn librojn kaj komuniki kun la okcidenta mondo. Ŝi interalie studis ĉe la London School of Journalism.
Abu Zeid, kiu parolas la araban, la anglan kaj la francan, preferas uzi la araban ĉefe ĉar ŝi ne volas konformiĝi al la fremda kulturo, kiu transprenis ŝian landon[1].
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Ŝi verkis novelojn kaj diversajn librojn. En 2003, ŝia tria publikigita libro, "La Lasta Ĉapitro", estas duonaŭtobiografia verko dediĉita al sekso, la la rilato inter viroj kaj virinoj [2]kaj la lukto de la maroka virino por trovi sian identecon en la dua duono de la 20-a jarcento[3].
La unua libro kiun ŝi publikigis en 1980 titolas Am Al-Fiil (عام الفيل) (eo: Jaro de la elefanto). Ĝi estis tradukita al la angla en 1990 kaj sole en 2005 en la franca. Tiu romano rakontas la vivon de virino en la jaroj laŭ la sendependeco. Ŝia verkaro pritraktas ĉefe la demandojn pri la kondiĉo kaj la emancipiĝo de la virinoj en Maroko.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Ŝiaj verkoj estis tradukitaj al la angla, germana, nederlanda, itala, hispana, franca, malta kaj urdua.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (ar) "Reen al Infanaĝo", biografio de la verkisto Laila Abu Zeid en "La Libro de Qarito" . 2M . La 24-an de aŭgusto 2020. Arkivita de la originalo, la 18-an de septembro 2021. Alirita la 17-an de septembro 2021
- ↑ (en) Imperiismo en Nordafriko: Autobiografio, Leila Abouzeid. En: Women in World History. Alirite la 8-an de decembro 2011.
- ↑ (en) 100 Plej Potencaj Arabaj Virinoj 2011 (Leila Abouzeid), ArabianBusiness.com. Alirite la 8-an de decembro 2011.