La misteraj oraj urboj
La misteraj oraj urboj | |
---|---|
animacia televida serio • animea televida serio | |
Ankaŭ konata kiel | Esteban, filo de la suno |
Originala lingvo | japana lingvo |
Origina lando | Japanio, Francio |
Ĝenro | animacio, aventuro |
Verkita de | Jean Chalopin Mitsuru Majima Sôji Yoshikawa |
Muziko de | Haim Saban |
Lingvo(j) | la japana, la franca |
Amplekso | |
Sezonoj | 1 |
Epizodoj | 39 |
Elsendo | |
Origina televidreto | NHK Antenne 2 RTL Télévision |
Bilda formato | 4:3 |
Elsendita | 29-a de junio 1982 – 7-a de junio 1983 |
Kronologio | |
Sekva serio | La misteraj oraj urboj (2012) |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
La misteraj oraj urboj (france Les Mystérieuses Cités d'or kaj japane 太陽の子エステバン [taiĝo no ko esteban]) estas franca-japana animea televidserio daŭranta 39 epizodojn. Ĝi estis unuafoje elsendita ĉe NHK en Japanio, ekde la 29-a de junio 1982 ĝis la 7-a de junio 1983, en Luksemburgio ekde la 13-a de majo 1982 ĉe RTL Télévision kaj en Francio ĉe Antenne 2 ekde la 26-a de septembro 1983. Ĝi estis adaptita el la romano The King’s Fifth, verkita de Scott O'Dell.[1] La franca versio, kun alia sontrako malsama al tiu de la japana, servis kiel bazo por la plejmulto de fremdaj versioj. En 2012, la serio ricevis daŭrigon samnoman.[2]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La serio komenciĝas en 1532-a Barcelono. Esteban estas tre petolema junulo, kiu ĉiam enmiksiĝas en problemojn. Unu tagon lia kuratoro mortas kaj Esteban malkovras ion pri sia vera identeco: kiam li estis bebo, maristo Mendoza trovis lin sur boato drivanta en la Pacifiko. Esteban fariĝas populara en Barcelono pro sia donaco forigi malbonan veteron kaj alporti sunbrilon, kaj tio akiris al li la kromnomon «filo de la suno». Estante libera kaj avida je aventuro, li estas konvinkita de Mendoza por vojaĝi kun li al la Nova Mondo (Ameriko) serĉe de la misteraj oraj urboj, ĉar la patro de Esteban ŝajnis havi rilaton al la oraj urboj. Dum la vojaĝo, Esteban renkontas Zia-n, inkaan knabinon, kiu posedas la saman strangan medalionon, kiun li havas. Dum iliaj aventuroj ili ankaŭ renkontas Tao-n, posteulon de la Imperio Mu. Ili kune vivos longan aventuron plenan je malkovroj kaj danĝero.
Personoj
[redakti | redakti fonton]- Esteban. Japana voĉaktoro: Masako NOZAWA.
12-jaraĝa orfo, kiam li estis bebo li estis savita fare de la hispana navigisto Mendoza. Li portas unu el la du sunmedalionoj. Li revas pri aventuroj kaj estas ekstreme impulsiĝema. Li aliĝas al la hispanoj en ilia serĉo de unu el la Sep Oraj Urboj el la Nova Mondo, esperante trovi sian patron. Japana voĉaktoro: Masako Nozawa.
- Zia. Japana voĉaktoro: Mami KOYAMA.
Filino de inkaa pastro. Kvin jarojn antaŭe, ŝi estis forkaptita de la hispanoj en Peruo, kiam ŝi aĝis sep jarojn, kaj oni prezentis ŝin kiel donacon al Margareta, filino de Karolo la 5-a. Zia havas medalionon egalan al tiu de Esteban.
- Tao. Japana voĉaktoro: Junko HORI.
La lasta vivanta ano de la sinkita Imperio Mu. Post la morto de sia patro, li vivis sola en Galapagoj.
- Mendoza. Japana voĉaktoro: Isao SASAKI.
Hispana navigisto. Li savis beban Esteban-on dum unu el siaj vojaĝoj. Li estas sperta maristo kaj mastro-glavluktisto. Lin akompanas Sanĉo kaj Pedro, du solduloj. Li pasigis multajn jarojn serĉante informon pri la misteraj oraj urboj, tio portis lin al la sunmedalionoj.