La Tour-de-Peilz
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Tour-de-Peilz (stacidomo). |
La Tour-de-Peilz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de La Tour-de-Peilz | |||||
Kastelo de La Tour-de-Peilz | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Riviera-Pays-d'Enhaut | ||||
Koordinatoj | 46° 27′ 00″ N 06° 52′ 00″ O / 46.45000 °N, 6.86667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 00″ N 06° 52′ 00″ O / 46.45000 °N, 6.86667 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 10 523 (2007) | ||||
Areo | 3,29 km² | ||||
Alteco | 382 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1814 | ||||
Komunumkodo | 5889 | ||||
Situa mapo de La Tour-de-Peilz | |||||
La Tour-de-Peilz estas svisa komunumo kaj urbo en Kantono Vaŭdo, en la sud-orienta ĉirkaŭurbo de Vevey, malproksima je ĉirkaŭ 5 km nord-okcidente de Montreux ĉe la nord-orienta bordo de Lago Lemano. La rivero Ognona faras ĝian okcidentan limon kun Vevey, kaj la rojo de la Maladaire limas la komunumon oriente kun Montreux.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La najbaraj komunumoj estas nord-okcidente Vevey Saint-Légier-La Chiésaz; norde: Blonay, oriente Montreux.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La kastelo de La Tour-de-Peilz, konstruita en la 13-a jarcento, estis aĉetita de la komunumo en 1979 kaj entenas nuntempe la svisan muzeon pri ludoj[1] kaj gastigas variajn ekspoziciojn.
Por vizitoj kaj laborgrupoj ĝi uzas la francan, germanan, anglan, hispanan,portugalan lingvojn kaj ekde 2010 ankaŭ Esperanton.
Ĝemeliĝo
[redakti | redakti fonton]La Tour-de-Peilz estas ĝemelurbo kun:
Naskiĝintoj en la urbo
[redakti | redakti fonton]Naskiĝis tie la bildliteraturisto Derib kaj la unua svisa kosmonaŭto nome Claude Nicollier tie naskiĝis kaj pasis sian infanaĝon.
Mortintoj en la urbo
[redakti | redakti fonton]- La franca pentristo Gustave Courbet, ekzilita el Francio (1873), mortis en La Tour-de-Peilz la 31-a de decembro 1877.
- La oceanografo Jacques Piccard tie mortis la 1-an de novembro 2008.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficiala TTT-ejo de la Svisa Muzeo pri Ludoj. Arkivita el la originalo je 2009-06-15. Alirita 2009-07-16 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo de La Tour-de-Peilz
- Pri la kastelo
- Svisa Museo pri Ludo Arkivigite je 2017-07-24 per la retarkivo Wayback Machine germane, angle, france pri la organizo de la esperantaj ekskursoj montru supre
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion La Tour-de-Peilz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)