Saltu al enhavo

La Niña

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marsurfacaj temperaturŝanĝoj en Novembro 2007 montrante la areon de La Niña.

La Niña (|l|ɑː|ˈ|n|iː|n|j|ə|, uax "La-Ninja") estas kongrua ocean-atmosfera fenomeno, kiu estas la kontraŭparto de El Niño kiel parto de pli larĝa klimata modelo nome El Niño Suda Oscilado. La nomo La Niña originas el hispana, signife "la knabino", analoge al El Niño signife "la knabo". Ĝi estis ankaŭ nomita en la pasinto kontraŭ-El Niño, kaj El Viejo (signife "la maljunulo").[1] Dum periodo de La Niña, la marsurfaca temperaturo laŭ la ekvatora Orienta Centra Pacifika Oceano estos pli malalta ol normale ĉirkaŭ 3–5 °C. En Usono, apero de La Niña okazas dum almenaŭ kvin monatoj de La Niña. Ĝi havas etendajn efikojn sur la vetero en Norda Ameriko, eĉ tuŝante la Atlantikan Uraganan Sezonon. La Niña ofte, sed ne ĉiam, sekvas al El Niño.

Normale, ciklona areo nomita la Walker Cirkulado, situanta en la mezo de la Pacifiko, puŝas varmajn surfacajn akvojn kun sudorientaj ventoj direkte al Aŭstralio kaj igas malvarmajn akvojn de la profundoj de la Humboldta Marfluo pliiĝi sur la marbordoj de Peruo.

La Niña estas ligita al plifortiĝo de la alizeaj ventoj en la Okcidenta Pacifika Oceano, kiuj plue movante la varmajn surfacajn akvojn de tiu ĉi regiono al la azia kontinento, kaŭzas plifortigon de la suprenfluo de akvo tiel alportante al la surfaco pli da malvarma akvo ol kutime. Tiu enfluo de malvarma akvo dum La Niña estas klare videbla sur la termoklinaj ŝablonoj, kiuj foje atingas la surfacon dum monatoj. Ĝi rezultas el atmosfera perturbo malfacile klarigebla kaj kiu periode ripetiĝas. La delokitaj akvoj formas grandan oceanfluon proksimume unu kaj duonon de la grandeco de Usono.

La Niña-epizodoj okazas ĉiujn 4 ĝis 5 jarojn kaj ĝenerale daŭras 1 ĝis 2 jarojn. La Niña ofte sekvas El Niño-epizodon, kio estas la kontraŭa efiko, kie la atmosfero troreagas por reveni al sia ekvilibra stato. Tamen, post El Niño, la klimato ne ĉiam ŝanĝas al La Niña fazo. En la 20-a jarcento, ekzistis nur 17 moderaj ĝis fortaj La Niña epizodoj, komparite kun 25 moderaj ĝis fortaj El Niño epizodoj. La duopo El Niño/La Niña daŭre estas la temo de multe da esplorado por malkovri ĝiajn kaŭzojn kaj periodaĵojn.


Konsekvencoj

[redakti | redakti fonton]

La tutmondaj klimat-anomalioj asociitaj kun La Niña estas malpli okulfrapaj ol tiuj, kiuj estas ligitaj al El Niño kaj, en kelkaj regionoj, ili tendencas esti inversaj. Tamen, la efikoj de La Niña estas ne ĉiam la malo de tiuj de El Niño. Termikaj anomalioj en surfacaj akvoj havas sekvojn sur klimataj fenomenoj en la Pacifika baseno kun la pliiĝo de tajfunoj en la Okcidenta Pacifika Oceano (tropika Azio, Insulindio kaj Okcidenta Oceanio). Kontraste, la nutraĵ-riĉaj akvoj en la orienta Pacifika Oceano estas favoraj al fiŝkaptado.

Tiuj ŝanĝoj ankaŭ influas la aliajn oceanojn kaj tial aliajn regionojn de la terglobo, kiel en Atlantiko, kie uraganoj estas pli multaj, kie pli sekaj ol normalaj klimataj kondiĉoj aperas en orienta Sudameriko kaj en orienta Afriko, kaj kie suda Afriko spertas pli malsekajn klimatajn kondiĉojn.

Esplorado montris, ke ekzistas rilato inter grip-pandemioj kaj la El Niño-La Niña kondiĉoj en la Pacifiko. En La Niña jaroj, la flugkoridoroj de birdoj portantaj birdajn virusojn estas ŝanĝitaj kaj povas kruci unu la alian. Ĉi tio donas al malsamaj gripaj virusoj la eblecon de renkonto kaj eble la disvastigon de la plej virulentaj, kiuj infektos pli da homoj kaj kaŭzos pli da mortintoj. Male, en la jaroj kiam El Niño estas en la Pacifika Oceano, la disvastiĝo de gripo estas sufiĉe malalta kaj serve kaŭzas malpli da viktimoj.

Klimatologio

[redakti | redakti fonton]

(daŭrigota)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tropical Atmosphere Ocean project (2008-03-24). What is La Niña?. Pacific Marine Environmental Laboratory. Alirita 2009-07-17 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]