La Lapa
La Lapa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | Zafra-Río Bodión | ||
Poŝtkodo | 06391 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Inocencio Rodríguez Muñoz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 294 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 27′ N, 6° 31′ U (mapo)38.453888888889-6.5191666666667Koordinatoj: 38° 27′ N, 6° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 469 m [+] | ||
Areo | 8,1 km² ( 810 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Lapa [+] | |||
La Lapa estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 294 loĝantoj sur areo de 8,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas lapeños.
Situo
[redakti | redakti fonton]La Lapa estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 469 m; je 85 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj proksime (je ĉ. 11 km) de Zafra, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 8,1 km².
La Lapa situas en la centrokcidenta zono de la provinco.
Intereso
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ĉirkaŭita de belaj montaroj kaj pejzaĝoj. Abundas la ĉaso, ĉefe de aproj kaj vulpoj. Estas zono taŭga por marŝado en naturo. Ekzistas abundo de aromaj herboj (origano, timiano, lavendo...), unikaj floroj endemismaj ktp. Estas ankaŭ fruktodonaj anzinaroj kiuj produktas glanojn por bonkvalita porkaro.
Tra la teritorio de La Lapa pasas la rivero Guadajira, alfluanto de Guadiana.
Festoj
[redakti | redakti fonton]En la monato de Junio dum la tagoj 11,12 kaj 13, honore de la patrono Sankta Onofreo. Dum tiuj tagoj komence de somero La Lapa ricevas nombrajn vizitantojn de la paudaj Zafra, Feria, Alconera...