Kure
Kure | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Hiroŝimo | ||||
Koordinatoj | 34° 15′ N, 132° 34′ O (mapo)34.249222222222132.56572222222Koordinatoj: 34° 15′ N, 132° 34′ O (mapo) [+] | ||||
Plej alta punkto | Mount Noro [+] | ||||
Akvokolektejo | 353,32 km² (35 332 ha) [+] | ||||
Areo | 353,32 km² (35 332 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 212 159 [+] (1-a de februaro 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Vikimedia Komunejo: Kure, Hiroshima [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Kure, (japane 呉市) estas urbego kaj marhaveno en Japanio, en regiono Ĉugokuo, en Gubernio Hiroŝimo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2024 Kure havis populacion de 208 024.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kure situas laŭ la maro sur varia surfaco. Ĉirkaŭite de krutaj montoflankoj en la nordo, la du gravaj komercaj kaj industriaj centroj estas bisekcitaj per monto 497 m. La urbego estas proksime al Nacia Parko. Gubernia sidejo Hiroŝimo troviĝas 21, Hacukaiĉi 25, Ivakuni 37, Onomiĉi 62, Fukujama 79, ĉefurbo Tokio 659 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En areo de la nuna Kure jam estis grava havenurbo dum la historiaj tempoj. La mararmea bazo estis fondita en 1889 kune kun fabrikoj kaj ŝipkonstruejoj. Kure estis formale establita en 1902 per unuiĝo de pluraj urboj kaj vilaĝoj. Inter 1889-1945 la urbo funkciis, kiel signifa mararmea bazo de la Imperia Japana Mararmeo, dum aliaj komunumoj aliĝis en 1928 kaj 1941. Kure travivis damaĝon pro usona bombado en 1945. Inter 1946-1952 la britoj kontrolis la havenon kaj la fabrikojn. Kure daŭre kreskis per municipoj inter 1956-2005, tial ĝi estis nomumita speciala urbo en 2000, pli poste kerna urbo en 2016 ambaŭfoje kun pliigita loka aŭtonomio. Nuntempe precipe submarŝipoj uzas la havenon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ŝipkonstruado kaj rilataj pezaj industrioj daŭre dominas la ekonomion.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Kure universitatoj, altlernejoj kaj akademioj reprezentas la plej altan edukon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kure ricevis fervojan linion al Hiroŝimo en 1903, poste la urbego havas bonajn kontaktojn fervoje kaj voje.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kure situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16,5 °C kaj varias inter 13-20 °C. La jarpluvo averaĝas 1417 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, inter novembro-februaro iomete la pluvo estas malpli.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- muzeoj, el kiuj elstaras la mararmea muzeo
- parkoj
- strandoj
- festivaloj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Bremerton, Usono, Vaŝingtonio (ekde 1970)
- Marbella, Hispanio, Andaluzio (ekde 1990)
- en:Jinhae-gu, Sud-Koreio (ekde 1999)
- Ĉilun, Tajvano (ekde 2017)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans