Korkoflosilo
Aspekto
Korkoflosilo, estas helpilo uzata dum la fiŝhokado. Ĝi estas farita el materio kun denseco pli malgranda ol tio de akvo, tiel ke ĝi povas flosi sur la akvo.
Funkcio
[redakti | redakti fonton]Korkoflosilo havas duoblan funkcion:
- Oni povas, pro la loko de la korkoflosilo, vidi kie proksimume troviĝas la hoko.
- Ĝi ankaŭ estas indikilo ke fiŝo ekmordas; kiam ĝi subakviĝas aŭ rapide forflosas oni scias ke fiŝo ekmordas kaj ke oni devas ekhoki la fiŝon.