Saltu al enhavo

Kimrlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kimrlingva Vikipedio
Retadreso cy.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kimra
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 24-a de januaro 2025
Artikolnombro 281 745
Profundeco 16.8
Paĝoj 505 840
Redaktoj 13 428 218
Uzantoj 94 974
Aktivaj uzantoj 121
Administrantoj 16
Dosieroj 11 641
vdr

La kimrlingva Vikipedio aŭ pli bone prononceble kimralingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kimra lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon icipedia Cymraeg. La projekto fondiĝis en julio 2003. La 24-an de januaro 2025 ĝi enhavas 281 745 artikolojn.

La 23-an de junio 2007, ĝi atingis 10 000 artikolojn, la 66-an Vikipedio kiu sukcesis tion. La 20-an de novembro 2008, ĝi atingis 20 000 artikolojn. Malpli ol jaron poste, la 28-an de oktobro 2009, ĝi atingis 25.000 artikolojn. En julio 2013 ĝi atingis 50 000 artikolojn kaj laŭ la stato de oktobro 2021 estis la 62-a plej granda Vikipedia eldono. Ĝi estas la sola tiaspeca interreta rimedo en la kimra lingvo kaj havas mezume 2,7 milionojn da vizitoj ĉiumonate, kio igas ĝin la plej populara retpaĝo en la kimra lingvo. Ĝi do havas gravan lokon en la kimralingva retkulturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]