Saltu al enhavo

Kazarovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazarovo
(Казарово)
kvartalo
Moskeo de Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid en Kazarovo
mikrodistrikto
Oficiala nomo: Казарово
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumeno
Rivero Kazarovka
Situo Kazarovo
 - koordinatoj 57° 13′ 03″ N 65° 33′ 00″ O / 57.21750 °N, 65.55000 °O / 57.21750; 65.55000 (mapo)
Loĝantaro  (2010)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625043
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Kazarovo (Rusio)
Kazarovo (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Kazarovo (Tjumena provinco)
Kazarovo (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Vikimedia Komunejo: Kazarovo
Map
vdr

Kazarovo (ruse Казарово; tatare Кырынкүл, Kirinkul) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio). Antaŭe ĝi nomiĝis Kazarov-Jurtoj (ruse Юрты Казаровские, Jurti Kazarovskije). Loĝantoj origine estis siberiaj tataroj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Norde Kazarovo limas al ĉirkaŭurba ŝoseo, norde al somerdoma kooperativo Stepnoje, nordoriente al mikrodistrikto Melioratorov, oriente al SNT Berjozka, Kalinka, Jubilej, sudoriente al SNT Energetik, Neftjanik, sude al lago Krivoje, rivero Kazarovka kaj mikrodistrikto Neftjanikov. Komence de la 1860-aj jaroj apudaj akvejoj nomiĝis lago Kamiŝ (ruse Камыш, do Scirpo) kaj trafluejo de lago Litovskoje (ruse Литовское, do Litova)[1].

Ĉirkaŭ Kazarovo
somerdoma kooperativo Stepnoje mikrodistrikto Melioratorov
ĉirkaŭurba ŝoseo Kazarovo SNT Berjozka, Kalinka, Jubilej
lago Krivoje,
rivero Kazarovka,
mikrodistrikto Neftjanikov
SNT Energetik, Neftjanik

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2002 plejparto de la loĝantoj estis tataroj (77%)[2].

Loĝantaro de Patruŝevo
2002[2] - - - - - - - -
1 217 - - - - - - - -

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 49 kortoj, en kiuj loĝis 149 viroj kaj 121 inoj. Vilaĝanoj kultivis 50 desjatinojn (54,6 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 90 ĉevalojn, 90 bovinojn, 120 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri eta komerco, vendante lanugon ĝis po 300 rublojn jare, transportado de negocistaj varoj, kaptado kaj vendado de fiŝoj, kolektado de usko vendata po 40 ĝis 70 kopekojn kontraŭ plenĉaro, faris baston el kiu ili faris ŝnurojn, kolektadis salikajn ŝelojn por ledfabrikoj. Uloj malsukcesaj pri tiaj aferoj, dungiĝis al ŝipoj ricevante 10 ĝis 25 rublojn somere[1].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64. 
  2. 2,0 2,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05 .
  3. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68.