Katolika Universitato de Loveno
Katolika Universitato de Loveno | ||
---|---|---|
Kastelo Arenberg, parto de la universitato
| ||
katolika universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 8-a de novembro 1834 | |
fondinto(j) | Gregorio la 16-a vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 50° 52′ 40″ N, 4° 42′ 2″ O (mapo)50.8778611111114.7006388888889Koordinatoj: 50° 52′ 40″ N, 4° 42′ 2″ O (mapo) | |
lando | Belgio | |
| ||
La Katolika Universitato de Loveno (nederlande Katholieke Universiteit Leuven, france Université catholique de Louvain) estas la plej malnova universitato de la Malaltaj landoj (hodiaŭaj Nederlando kaj Flandrio), kaj ankaŭ la plej malnova ankoraŭ ekzistanta katolika universitato en la mondo.
La universitato originale situis en Loveno en la flandra parto de hodiaŭa Belgio kaj dum longa tempo funkciis kiel dulingva (la nederlanda kaj la franca), sed pro skismo kiu ekestis en 1968 la franclingvanaro apartiĝis fondante novan samnoman universitaton en novkonstruita urbo Loveno-la-Nova en la valona regiono.
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato estis fondita en la jaro 1425, kiel unu de la plej malnovaj universitatoj de la mondo, interalie per iniciato de la duko Johano la 4-a de Brabanto. Jam en tiu tempo tamen verŝajne ekzistis en Loveno lernejo ligita kun la preĝejo de Sankta Petro. La universitato oficiale fondiĝis kiel Studium Generale (studo ĝenerala) per dokumento eldonita de la papo Martino la 5-a je la 9-a de decembro 1425.
Apartan disvolvon la altlernejo travivis en la 16-a jarcento, kiam ligiĝis al ĝi papo Hadriano la 6-a kun multaj gravaj homoj de Eŭropo: Erasmo, Juan Luis Vives, Ferdinand Verbiest, Jansenio, Vesalio, Merkatoro kaj aliaj laboris aŭ instruadis ĉe ĝi. La pastro Georges Lemaître tie proponis la teorion pri praeksplodo.
Dum la Franca revolucio de 1789 la universitato estis forigita. Reaperis sub la nederlandaj regopovoj, sed jam kiel ŝtata altlernejo. En 1834 oni refunkciigis la katolikan altlernejon en Meĥleno, kiun en 1835 oni translokigis al Loveno, likvidante samtempe la ŝtatan altlernejon. De tiu momento la universitato estis franclingva. En la 20-a jarcento laŭgrade estis enkondukata la nederlanda lingvo. En 1962 la nederlanda parto aŭtonomiĝis.
En 1968 la universitato disiĝis pro flandraj plendoj pri diskriminacio kaj ekestis du apartaj universitatoj, kiuj tamen ambaŭ retenis la nomon de la originala universitato, en la respektivaj lingvoj:
- Katholieke Universiteit Leuven, Leuven (Loveno), Belgio, nederlandlingva, kiu situas en la originala urbo Loveno
- Université catholique de Louvain, Louvain-la-Neuve (Loveno-la-Nova), Belgio, franclingva, por kiu oni konstruis novan urbon en Valonio, 20 km sude de Bruselo
Eksaj universitatanoj
[redakti | redakti fonton]- Nicolaes Cleynaerts (1495-1542), flandra humanisto, hebreisto kaj orientalisto
- Justo Lipso (1547-1606), filozofo, filologo kaj historiisto pri Romio
- Andreo Vesalio, kirurgia kuracisto. konsiderata la patro de la moderna anatomia scienco
- János B. Nagy, kemiisto
- László Grenács, atomfizikisto
- Miklós Horler, arkitekto
- György Szapáry, ekonomikisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katholieke Universiteit Leuven Arkivigite je 2009-05-03 per la retarkivo Wayback Machine (en Loveno, Flandrio)
- Université Catholique de Louvain (en Loveno-la-Nova, Valonio)