Katedralo de Oviedo
Katedralo de Oviedo | |||||
---|---|---|---|---|---|
katolika katedralo • monumento • kristana preĝejo | |||||
| |||||
Supermara alteco | 232 msnm [+] | ||||
Koordinatoj | 43° 21′ 45″ N, 5° 50′ 35″ U (mapo)43.362583-5.843081Koordinatoj: 43° 21′ 45″ N, 5° 50′ 35″ U (mapo) | ||||
Arkitekto | Rodrigo Gil de Hontañón | ||||
Estiĝo | 8-a jarcento | ||||
Katedralo de Oviedo | |||||
Vikimedia Komunejo: Cathedral of Oviedo [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Katedralo de Oviedo hispane Santa Iglesia Basílica Catedral Metropolitana de San Salvador de Oviedo estas katedralo el stilo ĉefe gotika kiu troviĝas en la urbo Oviedo, Asturio, Hispanio. Ĝi estas konata kiel Sancta Ovetensis, reference al la kvalito kaj kvanto da relikvoj kiujn ĝi enhavas. En la 15-a jarcento disvastiĝis adaĝo laŭdante la kvar hispanajn katedralojn kiu estis konsiderataj la plej belaj. Tiu adaĝo estis en la latina lingvo kaj ĝi diris: Sancta Ovetensis, pulchra Leonina, dives Toledana, fortis Salmantina .
Ĝi estis ekkonstruata fine de la 13-a jarcento komencante en la kapitulejo kaj la klaŭstro, kaj la konstruado daŭris tri jarcentojn ĝis la finkonstruo de la sonorilturo meze de la 16-a jarcento. Poste estis aldonataj la absida koridoro en la 17-a jarcento krom diversaj kapeloj aneksitaj al la flankaj navoj.
La katedralo troviĝas en la loko de la antaŭa katedrala komplekso de la 9-a jarcento el antaŭromanika stilo, kelkaj el tiuj konstruaĵoj ankoraŭ ekzistas. Pro tio ĉi kaj la jarcentoj bezonataj por ĝia konstruo, ĝi havas strukturojn el diversaj stiloj: romaniko, renesanca arkitekturo kaj baroko
La Sankta Ĉambro, de la 9-a jarcento estis deklarata Monda heredaĵo de Unesko kaj ĝi gastigas la plej ĝuindajn juvelojn de la katedralo: la krucoj de la Venko kaj de la Anĝeloj, simboloj de Asturio kaj de Oviedo respektive, la Skatolo de Agatoj kaj la Sankta Kofro kiu enhavas grandan nombron de relikvoj inter kiuj elstaras la Sankta Mortotuko.
En la romano La Regenta de Leopoldo Alas la unua ĉapitro prezentas eklezian gravulon, kiu estos unu el la du ĉefaj roluloj de la verko, spionante per lorno el la turpinto ĉu ĉiu loĝanto (ĉefe loĝantino) respektas la "malpermesitan" horon de la siesto kaj ne surstratiĝas.