Karaikudi
Karaikudi | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 630001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 714 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 7 761 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 4′ N, 78° 47′ O (mapo)10.0666666778.78333333Koordinatoj: 10° 4′ N, 78° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 82 m [+] | ||
Areo | 13,75 km² (1 375 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Karaikudi [+] | |||
Karaikudi, ankaŭ Karaikkudi, (tamile காரைக்குடி) estas urbego en distrikto Sivaganga, en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato. Ĝi estis deklarita heredaĵurbo. La loknomo derivas sian nomon de dorna planto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Karaikudi situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 82 metrojn. Pudukkottai troviĝas 17, Tiruĉirapali 69, Tanĝavur 73, Maduraj 79, Dindigul 85, Koimbatore 212, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 352, Mumbajo 1160, Kolkato 1710, tutlanda ĉefurbo Delhio 2051 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 Karaikudi havis 106 714 da loĝantoj. La meza legopovo estas 81.48%.
Historio
[redakti | redakti fonton]Karaikudi estis establita en la 19-a jarcento. Mahatma Gandhi faris du paroladojn en la urbo en 1927. La municipo estis fondita en 1928, en pli altaj statusoj en 1973, 1988 kaj 2013.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Karaikudi estas evolua urbo precipe industrie. Gravas ankaŭ la hejmindustrio, la virinoj teksas korbojn el palmfolioj, la viroj produktas kahelajn mozaikojn.
Religio kaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa religio en Karaikudi estas hinduismo. La tamila estas la oficiala lingvo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Karaikudi universitato kaj kolegio funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Karaikudi estas bone ligita voje kaj fervoje al la proksimaj areoj. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Tiruĉirapali kaj Maduraj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Karaikudi havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj. Jare pluvas averaĝe 920 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte. La temperaturo varias inter 24-34 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- temploj, moskeoj, kirkoj
- palaco
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Universitato
-
Universitato