Kanaria palmo
Aspekto
Kanaria palmo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kanaria palmo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kanaria palmo, latine Phoenix canariensis, estas specio de florplanto en la biologia familio Arekacoj (palmoj), devenanta de la Kanarioj. Ĝi estas parenco de Phoenix dactylifera, la vera daktila palmo. La arbo estas la natura simbolo de la Kanarioj, kune kun la flaveca birdeto kanario (serinus canaria). Maturaj kanariaj palmoj estas ofte uzataj en pejzaĝa ornamado kaj estas kolektitaj kaj transplantitaj al sia nova plantloko. Kanaria palmo kun trunko 10 metrojn alta havas ĉirkaŭ 60 jarojn.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
ekzemplero en San Diego, Kalifornio -
ekzemplero en Norda Florido. -
detalo de frukto -
detalo de floroj -
ŝelo