Kaizen
Kaizen estas kvalitmastruma metodo bazita sur amaso da malgrandaj plibonigoj faritaj ĉiutage.
Difino
[redakti | redakti fonton]La vorto kaizen (改善?) estas la kunfandiĝo de la du japanaj vortoj kai kaj zen, kiuj signifas respektive "ŝanĝo" kaj "pli bona". La komuna franclingva traduko estas "kontinua plibonigo". Fakte, oni povas diri, ke tiu esprimo signifas "analizi por plibonigi”. Kaizen estas procezo de kontinua plibonigo bazita sur konkretaj, simplaj kaj malmultekostaj agoj. Sed antaŭ ĉio ĝi estas animstato, kiu postulas la kunfaradon de ĉiuj koncernatoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu japana aliro baziĝas sur malgrandaj plibonigoj faritaj ĉiutage, konstante. Ĝi estas laŭgrada kaj milda aliro, kiu kontraŭas la pli okcidentan koncepton de brutala reformo kiel "forĵeti ĉion kaj rekomenci" aŭ de novigado, kiu ofte estas rezulto de procezo de reinĝenierado. Aliflanke, kaizen emas instigi ĉiun laboriston pripensi sian laboron kaj sugesti plibonigojn.