Károly Fogl
Károly Fogl | |||
---|---|---|---|
futbala defendulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1895 en Újpest | ||
Morto | 12-an de januaro 1969 (73-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Károly Fogl [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fogl Károly estis hungara futbalisto (defendisto), olimpiano, trejnisto, civile ledisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Fogoly [fogoj] aŭ Újpesti [Ujpeŝti], lia nomo estis en la sporta vivo Fogl II. (komprenu: Fogl la 2-a). Lia frato kaj kunfutbalisto estis József Fogl aŭ Fogl III.
Károly Fogl[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1895 en Újpest, li mortis la 12-an de januaro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Fogl futbalis amatore en loka teamo ekde 1912, inter 1914-1930 en la ĉefa urba teamo de Újpest, kie li estis hungara ĉampiono dufoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1918–1929 51-foje kun 2 goloj. En la Somera Olimpiko 1924 li estis partoprenanto. Lia metiejo pri ledoj bankrotiĝis dum la monda krizo, tial li estis trejnisto precipe eksterlande inter 1934-1957. Kiel trejnisto li estis bulgara ĉampiono en 1935 kaj pola ĉampiono en 1947. Lia dua pola edzino naskis dufoje.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio