Saltu al enhavo

Juvenalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juvenal)
Juvenalo
Persona informo
Decimus Iunius Iuuenalis
Naskiĝo 58
en Akvino
Morto 127
en Romo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
historiisto
verkisto
satiristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Satiroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juvenalo (latine, Decius Junius Juvenalis) estis latina poeto de la malfrua 1-a kaj frua 2-a jarcentoj, kiu famas pro siaj satiroj.

Bildo de Juvenalo

Pri la vivo de Juvenalo malmulto certas. Verŝajne li estis filo, aŭ adopta filo, de eks-sklavo, kaj studis retorikon sub Kvintiliano; kaj dumtempe aŭ TrajanoDomitiano ekzilis lin de Romo al Egiptujo ĉar li insultis aktoron favoratan de la imperiestro.

Saturae, verko eldonita en 1535.

Juvenalo verkis 16 vers-satirojn, el kiuj la 16-a parte perdiĝis. Ili akre kritikis la morojn kaj la ekstavagancon de romianoj, kaj notindas pro sia iom sovaĝa lingvo (kontraste al la pli milda tono de la satiroj de Horacio). La poemoj donas detalan, kvankam karikaturan, bildon de liaepoka vivmaniero.

La satiroj ege influis postajn poetojn kaj verkistojn, kiel John Dryden, Jonathan Swift, Alexander Pope kaj Samuel Johnson.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]